From Wikipedia, the free encyclopedia
La Falklanda vaporanaso, Falklanda remanaso, Malvina vaporanaso, aŭ Malvina remanaso, Tachyeres brachypterus, estas birdospecio de la genro de vaporanasoj indiĝenaj de la Falklandoj aŭ Malvinoj en suda Atlantika Oceano. Ĝi estas unu el nur du birdospecioj endemiaj de la Falklandoj (Malvinoj laŭ la loka hispana), sudoriente de Argentino, dum la alia estas la Koba troglodito.
Falklanda vaporanaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Falklanda vaporanaso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Tachyeres brachypterus (Latham, 1790) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri ĝenerale malhelgrizaj birdoj.
La flugiloj de la Falklanda vaporanaso estas tre mallongaj (de tie la scienca nomo nome kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka: braĥi = "larĝa" (de tie mallonga), kaj pteron = "flugilo"), kaj ĝi estas nekapabla flugi. La plumaro de la Falklanda vaporanaso estas ĉefe malhelgriza, sed kun blanka strio postokula. Ĝi estas tre malfacile distingebla el la Fluganta vaporanaso en naturo ĉar ili okupas la saman habitato kaj, kvankam la Fluganta vaporanaso povas flugi, ĝi rare tion faras.
La maskloj estas pli grandaj ol la inoj. La longo totala varias de 61 al 74 cm, kaj ili pezas el 4,3 al 4,4 kg, ĉe la maskloj.
Oni ne konas subspeciojn.[1]
Ili nestumas surgrunde, ne malproksime de akvo. La ino demetas 5 al 10 ovojn. Ili manĝas ĉefe moluskojn.
La populacio de tiu specio estis ĉirkaŭkalkulata el 27.000 al 48.000 individuoj. Ĝi loĝas en marbordoj. En ties areo ĝi estas abunda.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.