From Wikipedia, the free encyclopedia
Koba troglodito (Troglodytes cobbi) estas eta (12-13.5 cm) trogloditedo kiu estas endemia de la Falklandoj. Ĝi estis iam klasita kiel subspecio de la Domtroglodito (Troglodytes aedon) sed ĝi estas nuntempe konsiderata separata specio pro diferencoj en plumaro, voĉo, ekologio kaj morfologio.
Koba troglodito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Koba troglodito | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Troglodytes cobbi (Chubb, 1909) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La plumaro estas bruna, pli grizeca en kapo kaj brusto, pli hela sube kaj pli rufa en vosto. Estas malhelaj strioj en flugilplumoj kaj vosto kaj ne estas tiom da malhelaj markoj en dorso kiel ĉe aliaj trogloditoj, sed la bruna koloro estas pli homogena. La beko estas longa, nigreca kaj iom kurbeca. La ĉefa konfuziga specio estas la Mallongbeka cistotoro kiu estas pli malgranda kun pli mallonga beko, sablokolora okulstrio kaj malhela striado dorse kaj kape. Koba troglodito havas nombron de zumaj alvokoj kaj ties kanto estas serio de miksitaj trilado kaj fajfado. La kanto povas esti aŭdata el aŭgusto al februaro kaj varias inter individuoj kun diversaj maskloj havante diferencajn kantaĵojn.
Tiuj birdoj tipe loĝas densajn ejojn de Poa ĉe marbordo. Ili troviĝas ofte en plaĝoj serĉe inter brunaj algoj kaj restaĵoj por trovi etajn senvertebrulojn kiel insektoj kaj amfipodoj. Ili estas maltimidaj kaj oni povas alproksimiĝi tre proksime. Se ili estas ĝenataj, ili preferas ŝteliri kiel muso inter rokoj aŭ poejoj pli ol flugi.
La nesto estas pilko el herbo kovrita de plumoj kaj radikfibroj de poo. Ĝi estas konstruita sur aŭ ĉe grundo inter poaro aŭ en rokofendo. La ovoj estas rozkolorecaj kun etaj ruĝecaj punktoj; oni demetas po 3 aŭ 4 en ĉiu ovodemetado. Tio okazas el frua oktobro al decembro kaj eblas po du ovodemetado en ĉiu reprodukta sezono.
Tiu troglodito estas limigita al malgrandaj insuloj liberaj de ratoj kun populacio de nur 4,500-8000 paroj (ĉirkaŭkalkulo de 1997/1998). La specio estas konsiderata kiel vundebla specio deklive al formorto pro ties fragmento en malgrandaj populacioj kiuj povus malaperi se tiuj insuloj estus koloniitaj de ratoj aŭ katoj. La kutimoj de tiuj birdoj manĝi kaj reprodukti je grunda nivelo faras ilin vundebla al predado malkiel la Mallongbeka cistotoro kiu vivas pli alte kaj povas kunekzisti kun predantoj.
La situacio de la Koba troglodito estis ĵus reatentita pro konsidero de Canon kiel endanĝerita specio de la monato de februaro de 2009 de Revuo National Geographic.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.