![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c2/PecetpoII.jpg/640px-PecetpoII.jpg&w=640&q=50)
Přemysl Otakar la 2-a
From Wikipedia, the free encyclopedia
Přemysl Otakar la 2-a estis bohemia reĝo en la 13-a jarcento. Lia naskiĝdato ne estas precize konata; supozeble li naskiĝis ĉirkaŭ 1223. Li mortis je la 26-a de aŭgusto 1278 en Dürnkrut en Aŭstrio Malsupra.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Karte_B%C3%B6hmen_unter_Ottokar_II.png/640px-Karte_B%C3%B6hmen_unter_Ottokar_II.png)
Li iĝis reĝo de Bohemio en 1253 post la morto de sia patro Venceslao la 1-a, ĉar lia pli aĝa frato Ladislao estis mortinta. Krome li estis duko de Aŭstrio, duko de Stirio kaj duko de Karintio kaj Krajno. Li fondis plurajn urbojn kaj subtenis la burĝan ekonomion, interalie per varbado de eksterlandaj, precipe germanaj ministoj.
Přemysl Otakar (kiu uzis ankaŭ la nomon "Otakar Přemysl") esperis, ke lia riĉo igos lin imperiestro de la Sankta Romia Imperio; sed en 1273 la germanaj princoj elektis grafon Rudolf von Habsburg imperiestro.
En 1278 Přemysl Otakar kaj Rudolf batalis sur Moravia Kampo pri la imperiestreco. Rudolf venkis, kaj Přemysl Otakar estis post la batalo murdita en la batalkampo.