![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/de/Rudolph_I_of_Austria.jpg/640px-Rudolph_I_of_Austria.jpg&w=640&q=50)
Rudolfo la 1-a (Sankta Romia Imperio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ne konfuzu lin kun lia samnoma nepo, Rudolfo la 1-a, reĝo de Bohemio (1282-1307).
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/00/Grabplatte_Rudolfs_von_Habsburg_im_Dom_zu_Speyer.jpg/320px-Grabplatte_Rudolfs_von_Habsburg_im_Dom_zu_Speyer.jpg)
Rudolfo la 1-a aŭ Rudolfo de Habsburgo (naskiĝis en 1218, mortis en 1291) estis rom-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio. Li estis la filo de Alberto la 4-a de Habsburgo kaj ties edzino Hedvigo de Kiburgo, la lasta heredantino de la Grafoj de Kiburgo. Rudolfo la 1-a per sia kroniĝo en la jaro 1273, per kiu finiĝis la 23-jara interregno, fariĝis la 1-a imperiestro de la Sankta Romia Imperio el la familio de la Habsburgoj.