La Ptolemea dinastio (en Antikva greka: Πτολεμαῖοι, Ptolemaioi), foje konata ankaŭ kiel Lagidoj; Λαγίδαι, Lagidai, laŭ Lagos, nome la patro de Ptolemeo la 1-a, estis Makedongreka[1][2][3][4][5] reĝa familio, kiu regis en la Ptolemea Regno en Egipto dum la Helenisma Epoko.

Rapidaj faktoj Dinastio, dinastio ...
Ptolemea dinastio de Egiptio
Dinastio
dinastio
Apero -305 vd
Fino -30 vd
Lando Antikva Egiptio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Ptolemeo la 1-a vd
Branĉo de History of Ptolemaic Egypt vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi
Thumb
Ptolemeo la 1-a, unua reĝo de la dinastio.
Thumb
Kleopatra, lasta reĝino de la dinastio, statuo el la 1-a jarcento.

Historio

Ties regado daŭris 275 jarojn, el 305 al 30 a.K.[6] Ili estis la lasta dinastio de Antikva Egipto.

Ptolemeo, unu el sep somatofilakoj (korpo-gardistoj) kiuj servis kiel generaloj kaj deputitoj de Aleksandro la Granda, estis nomumita satrapo de Egipto post la morto de Aleksandro en 323 a.K. En 305 a.K., li deklaris sin mem Ptolemeo la 1-a, poste konata kiel Sōter "Savanto".

La Egiptoj tuj akceptis la Ptolemeidojn kiel sukcedantoj de la faraonoj de sendependa Egipto. La familio de Ptolemeo regis en Egiptio ĝis la Romia konkero de 30 a.K.

Ĉiuj la masklaj regantoj de la dinastio prenis la nomon Ptolemeo. Ptolemeidaj regantaj reĝinoj, kelkaj el kiuj estis fratinoj de siaj edzoj, estis kutime nomataj Kleopatra, Arsinoe aŭ Berenice. La plej fama membro de la linio estis la lasta reĝino, Kleopatra la 7-a, konata pro sia rolo en la Romiaj politikaj bataloj inter Julio Cezaro kaj Pompeo, kaj poste inter Oktaviano kaj Marko Antonio. Ŝia ŝajna memmortigo post la konkero fare de Romio markis la finon de la Ptolemea regado en Egiptio.

Regantoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.