Propila izovalerato
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Propila izovalerato aŭ propila izopentanato, estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la izovalerata acido kaj n-propanolo, senkolora brulema likvaĵo kun fruktodoro uzata kiel gustigagento en la nutrondustrio. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. n-Propila izovalerato estas malmulte solvebla en akvo, sed tre solvebla en alkoholo, etero, kloroformo, acetono, benzeno kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Propila izovalerato reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj.
Propila izopentanato | ||
![]() | ||
Plata kemia strukturo de la Propila izovalerato | ||
![]() | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Propila izovalerato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 557-00-6 557-00-6 | |
ChemSpider kodo | 2960 | |
PubChem-kodo | 11176 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | Senkolora likvaĵo kun fruktodoro kaj amardolĉa gusto simile al pomo | |
Molmaso | 144,21-1 | |
Denseco | 0,862g/cm−3[1] | |
Fandpunkto | -63 °C | |
Bolpunkto | 156,3 °C[2] | |
Refrakta indico | ||
Ekflama temperaturo | 46,7 °C[3] | |
Solvebleco | Akvo:0,3567 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | 8220 mg/kg (buŝe)[4] | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P280, P303+361+353, P370+378, P403+235, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |