kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
La etoksietano aŭ duetila etero ankaŭ estas konata kiel sulfata etero pro sia produktado-metodo, malgraŭ ke ne estas sulfuro ene. Ĝia molekula formulo estas C4H10O (ekde ĝia nomo pro enesto de du etilaj grupoj C2H5-) kaj ĝia struktura formulo estas CH3CH2-O-CH2CH3. La difino etero aplikiĝas al la malplena spaco, kaj tiu nomo atribuiĝas al tiu substanco pro la granda volatileco de la etila etero. Ĝi estas senkolora, kutime uzata kiel solvaĵo, kaj en la pasinteco ĝi uziĝis kiel ĝenerala anestezilo. Ĝiaj narkotaj proprecoj estas konataj ekde la antikiveco kaj oni scias ke ĝi kaŭzas dependecon. Tiun simptomon oni nomas "eteromanio".
Duetila etero | |||
Alternativa(j) Nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | C4H10O | ||
PubChem-kodo | 3282 | ||
ChemSpider kodo | 3168 | ||
CAS-numero-kodo | |||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora likvaĵo | ||
Odoro | akra kaj dolĉeca | ||
Molmaso | 74.12 g mol−1 | ||
Smiles | CCOCC | ||
Denseco | 0.7134 g/cm3 (20 °C) | ||
Viskozeco | 0.224 cP (25 °C) | ||
Refrakta indico | 1,3495 ĝis 1,3526 | ||
Fandopunkto | −116.3 °C (−177.3 ℉; 156.8 K) | ||
Bolpunkto | 34.6 °C (94.3 ℉; 307.8 K) | ||
Ekflama temperaturo | −45 °C (ujo fermita) | ||
Vaporpremo | |||
Solvebleco |
| ||
Mortiga dozo (LD50) | 1250 mg/kg (buŝe, muso) | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H224, H302, H336 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P240, P403+235 | ||
La etero eble estis kreita de Jābir ibn Hayyān (721-815), en la oka jarcento, aŭ de Ramon Lullo (1232-1315), en 1275, malgraŭ ke ne ekzistas samtempa evidenteco de tiu fakto. Ĝi estis unue sintezita en 1540 far Valerius Cordus (1515-1544), kiu nomis ĝin dolĉa vitriolo[1]. Tiu difino devenas de la maniero kiel li akiris tiun substancon pere de distilado de miksaĵo de etanolo kaj sulfata acido, kiu tiam estis konata kiel vitriololeo, kaj pro ties medicinaj proprecoj. Ĉirkaŭ la sama epoko, Paracelsus (1493-1541) malkovris la analgeziajn proprecojn de la etero en kokinoj. La nomo etero estis kreita de la alkemiisto August Sigmund Frobenius (1727-1741), en 1729.
La etero estas ĉefe uzata kiel solvaĵo en la produktado de celulozaj plastaĵoj kiel la celuloza acetato. La duetila etero posedas altan cetanan indekson[2] inter 85-90 kaj uzatas kiel sparkiga fluidaĵo[3], miksita kun petrola distilaĵaro por la benzinaj aŭ dizelaj veturiloj, dank'al ties alta volatileco kaj malalta brulpunkto. Pro la samaj kialoj ĝi ankaŭ estas uzata kiel komponanto en la brulmiksaĵo de la modeloj de motoroj kun fajreco laŭ karburilpremado.
En la 16-a de oktobro 1846, William Morton (1819-1868) partoprenis en publika prezentado por demonstri la anestezajn efektojn de la duetila etero, en la amfiteatro Eterdomo[4], en Bostono. Tamen, Crawford Long (1815-1878) estas agnoskita ke li private demonstris la uzon de la etero kiel ĝenerala anestezilo en kirurgio, al kelkaj oficistoj en la usona subŝtato Georgio, ĉirkaŭ la 30-a de marto 1842, kaj Long publike demonstris la uzon de la etero kiel porkirurga anestezilo plurfoje antaŭ ol 1846. La britaj kuracistoj jam sciis pri la anestezaj proprecoj de la etero ĉirkaŭ 1840, tiam kiam ĝi estis preskribita kune kun la opio. Kelkfoje, la duetila etero antaŭe uziĝis anstataŭ la kloroformo pro ties pli alta terapeŭtika indekso[5], tio estas, ĝi prezentas pli bonajn rezultojn inter la rekomendita dozo kaj toksaj efektoj de la superdozado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.