From Wikipedia, the free encyclopedia
Barono Philippe ROBERTS-JONES (naskiĝinta la 8-an de novembro 1924, mortinta la 9-an de aŭgusto 2016) estis belga arthistoriisto, kiu estis la ĉefo de konservado de la Reĝaj Muzeoj por Belaj Artoj de Belgio. Membro de la Reĝa Akademio de Scienco, Leteroj kaj Belaj Artoj de Belgio, de kiu li estis prezidanto en 1980, li estis ankaŭ membro de la Libera Akademio de Belgio kaj profesoro ĉe la Université libre de Bruxelles. Li estis ankaŭ publikigita poeto.
Naskita en Ixelles, Belgio, la 8-an de novembro 1924, Philippe Roberts-Jones apartenas al familio de tri generacioj de advokatoj, devena el brita familio establita en Bruselo komence de la 19-a jarcento, kiu estis aktiva en la karoseria industrio.[1]
Lia patro Robert Roberts-Jones (1893–1943), advokato, estis membro de la Belga Rezistado pafekzekutita de la germanoj ĉe la Tir national la 20-an de oktobro 1943.
Philippe Roberts-Jones mortis la 9-an de aŭgusto 2016 en la aĝo de 91.[2][3]
Robert-Jones estis farita barono fare de reĝo Baldueno en 1988.
Kiel poeto li eldonis sub la nomo Philippe Jones. Inter liaj aperintaj laboroj estas:
Kiel arta historiisto, li estas interesita pri la verkaro de Honoré Daumier kaj en nuntempa gravuraĵo; alia kampo de intereso estas la laboro de belga pentristo Lismonde.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.