From Wikipedia, the free encyclopedia
Peter USTINOV, plennome: Petrus Alexandrus VON USTINOV (naskiĝis la 16-an de aprilo 1921 en Londono, Britio, mortis la 28-an de marto 2004 en Genolier, Kantono Vaŭdo , Svislando) estis aktoro, reĝisoro, scenaristo, produktoro, verkisto kaj desegnisto. Krome li estis mondfederisto kaj ambasadoro por la organizaĵoj UNESCO kaj UNICEF. Li denaske havis la britan ŝtatanecon kaj fine de la 1960-aj jaroj ankaŭ alprenis svisan civitanecon, sed krome ankaŭ havis rusajn, francajn, germanajn, italajn kaj etiopiajn familiajn radikojn.
Kiel aktoro li brilas ĉefe en malgrandaj roloj, sed ankaŭ en la rolo de la detektivo Hercule Poirot, la protagonisto de pluraj filmigitaj romanoj de Agatha Christie, li estas neforgesebla. La literaturaj verkoj de Peter Ustinov ĉefe temas pri generaciaj kaj etnaj konfliktoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.