subŝtato de Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Pernambuko estas unu el la ŝtatoj respektive subŝtatoj de Brazilo, situanta en la nordorienta parto de la lando, ĉe la bordo de la Sudamerika kontinento.
Pernambuko | |
---|---|
portugale Pernambuco | |
Flago de Pernambuko | Blazono de Pernambuko |
subŝtatoj de Brazilo | |
Himno: Himno de Pernambuko | |
Nomo de la loĝanto: pernambucano | |
Situo | |
- Regiono | Nordorienta |
- Limnajbaroj | Bahio, Piaŭio, Alagoaso, Cearao kaj Paraibao |
- Mezoregionoj | 5 |
- Mikroregionoj | 18 |
- Municipoj | 185 |
Ĉefurbo | Recifo |
Registaro | Nuntempa |
- Ŝtatestr(in)o | Paulo Câmara () (ekde 1-a de januaro 2015) |
Registaro | de 2015 ĝis 2018 |
- Ŝtatestr(in)o | Eduardo Campos (PSB) |
- Vicŝtatestr(in)o | João Lyra Neto (PDT) |
- Federaciaj deputitoj | 25 |
- Ŝtataj deputitoj | 49 |
Areo | |
- Entute | 98 937,8 km² (19º)[1] |
Loĝantaro | 2017 |
- proksimume | 9 473 266 loĝ. (º) |
- Loĝdenso | 96 loĝ./km² (º) |
Ekonomio | 2007 |
- MEP | R$ 62 555 687[2] (10º) |
- MEP po kapo | R$ 7.337 (21º) |
Sociaj indikiloj | 2007 |
- IHD | 0,718 (2005)[3] (23º) – meza |
- Vivdaŭro | 68,3 jaroj (25º) |
- Analfabetismo | 18,5% (20º) |
Horzono | UTC-3 |
Klimato | tropika, duonseko Am, Bsh |
Mallongigo | BR-PE |
Retejo | www.pe.gov.br |
En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Pernambuco. Kaj tio prononciĝas kvazaŭ [Pernambuko] mem, en Esperanto. Tiu nomo signifas Kie la maro disiĝas, en la tupia lingvo.
Recifo, portugallingve Recife [re'sifj] estas ĉefurbo de Pernambuko kaj ĉefa havenurbo de ekstrema nordorienta regiono de Brazilo.
Paulista estas municipo kaj urbego de la brazila ŝtato Pernambuko. Ĝi apartenas al urbaro de Recife.
Petrolina estas municipo, universitata urbego kaj diocezo de la ŝtato Pernambuko kiu enhavis 281,851 loĝantojn en 2009.
Camaragibe estas municipo kaj grandurbo de Pernambuko. Ĝi apartenas al urbaro de Recife.
Garanhuns estas municipo, universitata urbego kaj diocezo de Pernambuko. La grandurbo estas konata kiel "Suíça Pernambuka Svislando" pro ĝia plaĉa vetero dum somero kaj malaltaj temperaturoj dum vintro, nekutima en la regiono. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Grandurbo de Floroj" aŭ "Grandurbo de Pluveto".
Vitória de Santo Antão situas sur ebenaĵo en orienta parto de la lando, kie oni okupiĝas pri komerco, industrio (produktado de okulvitroj, manĝaĵoj, trinkaĵoj), agrikulturo (sukerkanoj, citronoj, brutoj).
En Pernambuko ekzistas la Pernambuka Esperanto-Asocio (Recifo), la Associação Brasileira de Cursos e Didática de Esperanto (do "brazila asocio pri kursoj kaj didaktiko de Esperanto", Olinda) kaj la Esperanto-Klubo Paulo Amorim Cardoso (Caruaru). Jam de multaj jaroj, Pernambuka Spiritisma Federacio (Recifo) ofertas bazan kaj senpagan kurson ĉiusabate matene. Oni renkontiĝas tie ĉiusabate matene por perfektiga kurso pri kulturaj temoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.