Paraibao
Rivero en sudorienta Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Rivero en sudorienta Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Paraibao (portugale Paraíba do Sul, aŭ simple Paraíba), estas rivero en la sudoriento de Brazilo. Ĝi fluas 1 137 kilometrojn okcidenten-nordorienten ekde sia plej fora fonto, je la fonto de rivero Paraitingao al maro apud Campos dos Goytacazes. La rivero ricevas sian nomon kiam ĝi renkontas la riveron Paraibunao je Paraibuna-Baraĵo.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Paraibo (rivero). |
Paraibao | |
---|---|
Paraibao apud Jacareí, SP | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Brazilo |
Longeco | 1 137 km |
Akvokolekta areo | 55 083 km² [1] |
Averaĝa trafluo | 847 m³/s |
Fluo | |
Enfluejo | Campos dos Goytacazes (Atlantika Oceano) |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Situo de Paraibao en sudorienta Brazilo | |
Ĝiaj precipaj alfluantoj estas Jagvario, Bukvirao, Paraibunao, Preto, Pombao kaj Muriaeo. Tiu lastaj du estas la plej longaj kaj ili aliĝis al la precipa rivero 140 kilometrojn kaj 50 kilometrojn ekde la riverbuŝo respektive.
Paraiba-Valo situas inter la latitudoj 20°26' kaj 23°39'S kaj la longitudoj 41° kaj 46°30'W kaj kovras areon de ĉirkaŭ 57 000 da kvadrataj kilometroj disdonataj je tri subŝtatoj. La precipaj ekonomiaj aktivecoj estas industrio kaj brutarbredado. La Valo de Paraibao (portugale Vale do Paraíba) estas regiono en la orienta parto de San-Paŭlio kaj okcidenta parto de Rio-de-Ĵanejrio, en Brazilo. La regiono lokiĝas laŭlonge de la rivero Paraibao, inter la urboj Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo. Ĝi estas kaj estis historie unu el la plej gravaj ekonomiaj regionoj de Brazilo ekde la komenco de kafo-produktado dum la 19-a jarcento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.