La reĝo patro ne zorgis lian edukadon, ĉar li vivis kun sia amantino Leonor Núñez de Guzmán, kaj lasis la zorgadon de la heredonto al la patrino María de Portugalio, kiu loĝis kun la filo en Sevilo. Rapide rivaleco eksplodis inter la partianoj de la diversaj sukceduntoj, ĉu filoj de la reĝo kaj de María de Portugalio ĉu filoj de la reĝo kaj de Leonor Núñez de Guzmán ĉu la aragonajinfantoj.
Ĝi daŭris preskaŭ 20 jarojn, la tutan epokon de la reĝado de Pedro. Ne nur temis pri politikaj rivalecoj, sed ankaŭ la amrilatoj de la diversaj monarkoj (kaj la patro kaj li mem) komplikis enorme la situacion kaj implikis diversajn partiojn; interfamiliaj, duonfamiliaj kaj bofamiliaj mortigoj okazis multe. Eĉ komencis milito kontraŭ la Reĝlando de Aragono en 1357 nomita Milito de la du Petroj. En 1366 la duonfrato Henriko la 2-a organizis armeon kun helpo de Francio kaj Aragono, prenis la povon en Kastilio kaj frontis la militan povon de la duonfrato Pedro.
En 1369 finfine renkontiĝis batale la du duonfratoj en legenda lukto de la Batalo de Montiel kie ŝajne intervenis ankaŭ la franco Bertrand du Guesclin kaj mortis Pedro, al kiu sukcedis la duonfrato Henriko.
Pedro havis almenaŭ 8 gefilojn kun almenaŭ 5 virinoj.
El tesorero del rey (la reĝa trezoristo) de Antonio García Gutiérrez, pri la revenĝo fare de Pedro la 1-a kontraŭ sia juda ministro Samuel ha Leví.
José María Montoto López Vigil: Historia de don Pedro I de Castilla. Sevilla: Editorial Ibérica, 1845.
Ortíz de Zúñiga, D: Anales Eclesiásticos y Seculares de la muy noble y muy leal ciudad de Sevilla. Reproducción facsímil. Guadalquivir. Sevilla, 1988. vol. 2. pp. 146-147.
Rocasolano, Javier: Historia del Reino de Castilla. Barcelona: Editorial Hesperión, 1966.
Sevilla, Santiago: El Rey Don Pedro el Cruel Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes, 1996.
Tubino, Francisco M.: Pedro de Castilla: la leyenda de doña María Coronel y la muerte de don Fabrique. Madrid: [s.n.], 1897 (Sevilla: Imp. de "La Andalucía")
José Velázquez y Sánchez: Apuntes sobre el carácter y conducta del rey D. Pedro. En Revista de ciencia, literatura y artes. Sevilla. T.6 (1860), pp. 140-152.