![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/07/Inside_the_Humanist_Library_of_S%25C3%25A9lestat.jpg/640px-Inside_the_Humanist_Library_of_S%25C3%25A9lestat.jpg&w=640&q=50)
Paul Volz
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paul Volz (1480-1544) estis germana benediktano, humanisto, hebreisto, teologo, abato de Hufgshofen, apud Selestato. Li estis aprezata en tiu beletra societo kaj pro sia erudicio kaj pro sia spirita sensiveco. En 1516, lia amiko Beatus Rhenanus (1485-1547) faris omaĝon al li per dediĉo de kolekto da siaj verkoj al li. Erasmo de Roterdamo faris la samon dediĉante sian "Enchiridion militis christiani dedicirt", presita de Johano Frobeno.
Paulus Volzius (1480-1544) | ||
---|---|---|
![]() Humanisma biblioteko el la Latina Lernejo de Selestato, kie Paulus Volzius studis. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1480 en Offenburg, ![]() | |
Morto | 6-a de junio 1544 en Strasburgo, ![]() | |
Alma mater | Universitato de Tubingeno | |
Profesio | ||
Okupo | teologo ![]() | |
Jakob Spiegel (1483-1547) citas lin en sia verko "Lexicon iuris civilis" (1506).[1] En 1526 li rompis kun la protestantismo, kvankam kiel amiko de Erasmo kiu deviis al la luteranismo li havis kelkajn malfacilecojn kun la luterana fido. Tamen, li ĉiam havis bonajn rilatojn kun Erasmo, kaj post sia morto Erasmo lasis al li iom da valoroj en sia testamento.