Erasmo de Roterdamo
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Č:Tiu ĉi artikolo temas pri la renesanca humanisto. Por pliaj signifoj de la vorto vidu Erasmus.
Gerhard Gerhards, pli konata latine kiel Desiderius Erasmus, esperante kiel Erasmo aŭ pli precize Erasmo de Roterdamo (naskiĝis la 28-an de oktobro 1465 aŭ 1467 en Roterdamo, mortis la 12-an de julio 1536 en Bazelo) estis nederlanda pensulo, sciencisto, verkisto kaj la plej granda renesanca humanisto kaj unu el la pioniroj de biblia kritiko. Per lia raciisma kritiko de la kristana religio, li estas konsiderita unu el la antaŭuloj de la Reformacio, kvankam li mem restis fidela al la rom-katolika eklezio.
Informo pri lia frua vivo venas el malprecizaj aludoj en liaj verkoj. Preskaŭ certe liaj gepatroj ne estis laŭleĝe geedziĝintaj. Lia patro, Roger Gerhards, poste iĝis pastro, kaj deĵoris kiel subpastro en Gouda. Oni scias malmulton pri lia patrino. Ŝi nomiĝis Margaret kaj estis filino de kuracisto.
Post la morto de siaj gepatroj en 1483 Erasmo ricevis bonan edukadon en kelkaj monaĥaj aŭ duonmonaĥaj lernejoj, plej grave en lernejoj de La Fratoj de la Komuna Vivo, kie lin inspiris la graveco de persona interrilato kun la Dio. Tamen, li malakceptis la severajn regulojn kaj metodojn de la instruantoj.
Erasmo travojaĝis la tutan Eŭropon, fine li ekloĝis en Bazelo. Lia verkado estis kritika; li kritikis tekstojn, homojn, kulturojn, ekleziojn, societojn. Erasmo korespondis kun gravuloj de sia epoko. Li inklinis al reformo de la eklezio, sed ne al Reformacio, ne al kreado de novaj eklezioj.
Literature Erasmo famiĝis per sia latinlingva Laŭdo de l' Stulteco, verko satire sarkasma, kiel jam sufloras la titolo mem. En 1499, kiam Erasmo estis en Anglujo, forte impresis lin la pribiblia instruado de John Colet. Tio instigis lin studi la grekan lingvon por ke li pli profunde studu teologion. Grava estis lia kritika eldono de la Nova Testamento. Lia doktrino estas konata kiel Erasmismo, kaj ĝi disvastiĝis tra tuta Eŭropo kaj influis super la intelektulara etoso de multaj landoj, kiel ekzemple en Hispanio.[1]
Honore al li estas nomitaj multaj aĵoj en Okcidenta Eŭropo kaj ĉefe edukaj instancoj. En Roterdamo mem estas la Erasmus-ponto liganta la du partojn de urbo kaj fronte al la kampuso de la Universitato Erasmus. Funkcias aliaj, malpli formalaj, edukaj kadroj de Eŭropa Unio kiel Erasmus+ kaj Erasmus Mundus kaj estas disdonata la Erasmus premio.