From Wikipedia, the free encyclopedia
Paŭlo Fagiuso (1504-1549) estis germana teologo, hebreisto[1], erudiciulo, tradukisto[2], biblikomentisto, filo de Peter Büchlein, direktoro de la unua hebrea presoficejo en Germanio, eldonisto de la verkaro de Elijah Levita (1469-1549)[3], studis en la Universitatoj de Hajdelbergo kaj Strasburgo, kie li lernis la hebrean kun Volfgango Kapito (1478-1541)[4]; profesoro pri la hebrea en la Universitato de Kembriĝo, direktoro de latina lernejo kaj predikisto en Isny kaj Konstanco.
Paul Büchlein (1504-1549) | ||
---|---|---|
germana hebreisto kaj biblia tradukisto. | ||
Persona informo | ||
Paul Fagius | ||
Naskiĝo | 1504 en Rheinzabern, Germanio | |
Morto | 13-a de novembro 1549 en Kembriĝo, Anglio | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Pesto vd | |
Religio | Evangelia eklezio vd | |
Lingvoj | latina • germana • hebrea vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Strasburgo Universitato de Hajdelbergo | |
Profesio | ||
Okupo | teologo universitata instruisto presisto vd | |
Aktiva en | Isny im Allgäu • Konstanco • Heidelberg vd | |
Doktoreca konsilisto | Wolfgang Capito • Elija Levita vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En 1518, li ĉeestis la Disputon de Hajdelbergo[5] kaj en 1522, li translokiĝis al la Universitato de Strasburgo, kie li konatiĝis kun Mateo Celo (1477-1548) kaj Marteno Bucero (1491-1551). En 1544, li estis nomumita profesoro pri la Malnova Testamento en la Universitato de Strasburgo. En 1546, li reiris al Heidelberg, post kiam Frederiko la 2-a (1482-1556) komisiis lin pri la reformado de la Universitato de Hajdelbergo.
Post la leviĝo de la Kontraŭreformacio, Paŭlo Fagiuso sentis sin premita, kaj post la Ligo de Ŝmalkaldo,en 1547, Fagiuso, kiu estis oponanto de la Interna Rezolucio de Aŭgsburgo, troviĝis eksigita el sia posteno, kune kun Marteno Bucero. Ambaŭ serxis rifuĝon en Anglio kie li estis akceptitaj de Thomas Cranmer (1489-1556). En 1549, Fagiuso estis indikita profesoro pri la hebrea en la Universitato de Kembriĝo. Li mortis kiel pestoviktimo en tiu sama jaro kaj sepultiĝis en la Preĝejo de Santa Mikaelo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.