Patrick Manson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sir Patrick MANSON MRS (3a de Oktobro 1844 – 9a de Aprilo 1922) estis skota kuracisto kiu faris gravajn malkovrojn en parazitologio, kaj estis fondinto en la fako de tropika medicino. Li gradiĝis el la Universitato de Aberdeen per gradoj en kirurgio, medicino kaj juro. Lia medicina kariero estis disvolvigita en Tajvano, Ĉinio, Hongkongo, kaj Londono. Li malkovris, ke la filariazo en homoj estas transpasata de moskitoj. Tio estis la fondo de la moderna tropika medicino, kaj li estis rekonita per la epiteto "Patro de Tropika Medicino". Lia malkovro rekte rezultis en la moskit-malaria teorio, kio iĝis la fondo de la malariologio. Finfine li iĝis la unua Prezidanto de la Reĝa Societo de Tropika Medicino kaj Higieno. Li fondis la Hongkongan Altlernejon de Medicino por Ĉinoj (poste absorbita en la Universitato de Hongkongo) kaj la Londonan Altlernejon de Higieno kaj Tropika Medicino.[1][2][3]
Patrick Manson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1844 (1844-10-03) en Oldmeldrum | ||||
Morto | 9-an de aprilo 1922 (1922-04-09) (77-jaraĝa) en Londono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Gout attack (en) vd | ||||
Etno | skotoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Aberdeen University of Aberdeen School of Medicine (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto entomologo parazitologo vd | ||||
Laborkampo | Malario kaj parazitologio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Manson suferis pro podagro dum sia servo en Ĉinio.[4] Tiu ripetita malsano malboniĝis laŭ la aĝo. Li mortis en 1922.[5]