universitato en Skotlando From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Aberdeen (angle University of Aberdeen), kiu situas en la urbo Aberdeen en Skotlando, estas unu el la plej malnovaj universitatoj en Skotlando (la tria plej malnova) kaj en Britio (la kvina plej malnova). La nuna universitato estis establita en 1860 de la unio de King's College, establita en 1495, kaj Marischal College, establita en 1509. La universitato estas membro de la Aurora reto.
Universitato de Aberdeen | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika esplorada universitato | |||||
moto | Initium sapientiae timor domini La timo antaŭ la Eternulo | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1495 | ||||
speco | Publika antikva esplora universitato | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 57° 9′ 54″ N, 2° 6′ 0″ U (mapo)57.165-2.1 | ||||
lando | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
urbo | Aberdeen | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filioj | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La universitato estas organizita en tri kolegioj: homscienco kaj sociosciencoj, medicino kaj vivsciencoj, ekzaktaj sciencoj. Ĉiu el la kolegioj estas dividita en lernejojn kaj esplorinstitutojn. La lernejoj de la universitato inkluzivas la lernejon de Komercadministracio, la lernejon de Edukado, la lernejon de Juro, la lernejon de Medicinaj Sciencoj kaj Nutrado, la lernejon de Psikologio, la lernejon de Inĝenieristiko, la lernejon de Komputiko kaj pli [1].
Eblas studi ĉe la universitataj kursoj por bakalaŭro, teoria magistro, esplora magistro kaj doktoriĝo. Estas ankaŭ internaciaj programoj kaj kursoj por interretaj studoj.
La Universitato de Aberdeen faras esploradon en diversaj kampoj kaj funkciigas diversajn centrojn kaj esplorinstitutojn. La esplorkampoj inkluzivas sciencon, medicinon, inĝenieristikon, lingvojn, homsciencon kaj ankaŭ interfakajn studojn [2].
Tra la jaroj, la esploristoj de la universitato atingis diversajn atingojn, inkluzive de evoluoj en la kampo de traktado de diabeto per insulino, la studo de la arkeologio de Skotlando kaj la establado de arkeologia muzeo [3]. Universitataj esploristoj kunevoluigis la unuan MRI- aparaton [4]. Fine de la sepdekaj teamo de esploristoj de la universitato evoluigis la unuan MRI-skanilon kaj en aŭgusto 1980 la teamo uzis ĉi tiun aparaton por realigi medicinan bildigon de la korpo de paciento, kiu traktis kanceron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.