grupo de viroj en Genezo From Wikipedia, the free encyclopedia
La patriarkoj (hebree: אבות = avot aŭ abot – singulare: אב = Ab aŭ aramee: אבא = Abba) de la Biblio, kiam ili estas difinitaj striksence, estas Abrahamo, ties filo Isaako kaj la filo de Isaako Jakobo, nomata ankaŭ Izraelo, familia prapatro de izraelidoj. Tiuj tri personoj estas kolektive nomataj la “patriarkoj” de la "patriarka epoko".[1] Ili disvolvas gravan rolon en la bibliaj tekstoj dum kaj sinsekve de la respektivaj periodoj de sia ekzisto. Ili estas uzataj kiel signifaj indikiloj en la dia revelacio (vidu: Eliro 3,6) kaj en la Interligo (Levidoj 26,42) kaj daŭrigas gravrole funkcii en la abrahamaj religioj.
Plej ĝenerale, la termino "patriarkoj" povas esti utiligita por referenci al 20 prafiguroj kiel vivintaj en citita epoko kuranta inter Abrahamo kaj Adamo. La unuaj 10 estas diritaj “la antaŭdiluvaj patriarkoj, ĉar vivintaj pli frue ol la tutmonda diluvo.
Judismo kaj Islamismo subtenas ke la patriarkoj kaj iliaj unuaj edzinoj – Sara (edzino de Abrahamo), Rebeka (edzino de Isaako), Lia kaj Raĥel (edzinoj de Jakobo) – (konataj kiel “matriarkoj”) estas entombigitaj en la Groto de Makpela, loko konsiderita sankta de judoj, islamanoj kaj kristanoj.
Patriarka karakterizo de tiuj personoj estis la longvivo. La rekordon posedas Metuŝelaĥ kun 969 jaroj: pro tiu motivo lia longvivo fariĝis proverba. Malfacilas ekspliki tiun longvivon. Eblas substreki iujn apartajn karakterizojn:
Laŭtradicie oni dividas la patriarkojn laŭ diversaj epokoj, sed ekzistas ankaŭ aliaj dividaj kriterioj:
Laŭ la libro Genezo la patriarkoj povas esti listigitaj en tri grupoj; ĉi tie oni konsideras nur la unuan.[2]Oni vidu:
Notu: la aĝoj indikataj kreas problemojn pri kronologio al la bibliistoj pro sinkronismoj kaj anakronismoj: Adamo vivis ĝis la naskiĝo de Lemeĥ, la naŭa membro de la genealogio; Set vivis sufiĉe longe ĝis vidi la Libron de Ĥanoĥ kaj mortis antaŭ la naskiĝo de Noa. Noa supervivis al la de Abrahamo, Nakor, kaj mortis en la deksesa de Abrahamo. Ŝem, ido de Noa, supervivis al Abrahamo: li ankoraŭ vivis kiam naskiĝis Esav kaj Jakobo![3] Ili amasiĝas en tro kurta longo da jaroj!
Abrahamo ("Ibrahim" estas konsiderita la patro de la profetoj de Islamismo ĉar ĉiuj sinsekvaj profetoj estis liaj posteuloj, la (izraelaj profetoj pere de Isaako kaj la islamanaj pere de Iŝmael|(Ismā'īl]).[4]
La matriarkoj estas la edzinoj de la bibliaj patriarkoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.