Partio por la Libereco
politika partio en Nederlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Partio por la Libereco (nederlande Partij voor de Vrijheid, mallongigite PVV) estas politika partio de Nederlando de tendenco kaj naciisma, kontraŭislama kaj ekstremdekstre popolisma.[1][2][3] Ĝi estis fondita en 2006 post la foriro en 2004 de ties estro, nome Geert Wilders disde la Popola Partio por Libereco kaj Demokratio pro lia malkonsento kun la ebla eniro de Turkio en la Eŭropan Union, kio kondukis lin konstitui sin kiel soleca deputito. En 2005 li petis voĉdonon kontraŭ la Eŭropa Konstitucio, kiu en Nederlando estis malakceptita de ĉirkaŭ 62% de la voĉdonoj.[4]
Partio por la Libereco | ||
---|---|---|
Partij voor de Vrijheid | ||
partio | ||
Komenco | 22-a de februaro 2006 vd | |
Lando(j) | Nederlando vd | |
Sidejo | Amsterdamo | |
Ideologio |
dekstra popolismo • naciismo • Eŭroposkeptikismo | |
Ĉefestro(j) | Geert Wilders (2006–) vd | |
Membro de | Idento kaj Demokratio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
En la balotado de 2017, la Partio por la Libereco akiris 20 sidlokojn, kio faris ĝin la dua plej granda partio en la Ĉambro de Deputitoj de Nederlando. En la balotado de 2021, la PVV descendis al tria loko kun 17 sidlokoj.
LA PPV kontraŭas la favoran akcepton al enmigrintoj, kaj proponis malpermesi la Koranon kaj fermi la moskeojn de Nederlando.[5][6]