Papilo
Vikimedia apartigilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Papilo (latine papilla) estas anatomia termino kiu estas uzata por indiki tubereton aŭ etan altaĵon.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/59/Female_nipple_profile.jpg/320px-Female_nipple_profile.jpg)
Ekzemploj povas esti la jenaj:
- mama papilo aŭ mampinto (latine papilla mammaria respektive papilla mammae),
- gustopapiloj sur la lango,
- la papilo de Vater (latine papilla duodeni major aŭ papilla Vateri) en la duodeno,
- papilaj muskoloj (latine musculi papillares) en la koro,
- aŭ la papilo de la okulo (ankaŭ nomata blinda makulo, la loko kie la okulnervo eliras la okulon).
Papilo ankaŭ eblas nomi la dumtempajn haŭtajn tuberetojn aŭ vezikojn, kiuj simptome ekestas en iuj malsanoj, ekzemple en varicelo, kvankam medicinistoj preferas nomi tiujn dumtempajn vezikojn papulo, aŭ homa papilomaviruso, kvankam medicinistoj preferas nomi tiujn dumtempajn tuberojn veruko.
![]() |
Ĉi tiu paĝo estas apartigilo: listo de artikoloj kun sama aŭ preskaŭ sama titolo.
Se vi venis ĉi tien per ligilo en artikolo, bonvolu direkti tiun ligilon rekte al la celita paĝo. |