la malfermaĵo de la pankreata dukto kaj la koledoko en la duodenon From Wikipedia, the free encyclopedia
La papilo de Vater (prononco [FA:ter], en moderna germana pli [FA:ta], laŭ la historia germanlingva medicinisto Abraham Vater, 1684-1751) aŭ granda duodena papilo, latine Papilla duodeni maior aŭ papilla Vateri estas malgranda altaĵo kun sfinktero super la tielnomita ampulla Vateri, la komuna buŝo de la komuna koledoko (ductus choledochus) kaj la pankreata dukto (ductus pancreaticus) en la duodenon. Ĝi situas en la malantaŭa (dorsa) descenda parto (pars descendens) de la duodeno.
La ringforma sfintero kiu formas la altaĵon kaj konsistas el glataj muskoloj estas nomita la musculus sphincter Oddii (laŭ la itala anatomo Ruggero Oddi (1864-1913), do sfinktera muskolo de Oddi aŭ priskribe latine musculus sphincter ampullae hepatopancreaticae). Per sia kuntiriĝo, ĝi reguligas la malplenigon de galo el la komuna koledoko kaj la sekrecion de la pankreato el la pankreata dukto en la duodenon.
La sufikso granda (latine maior) venas de la fakto ke dua, pli malgranda papilo foje formiĝas en homoj. Tio tiam estas referita kiel la papilla duodeni minor, do malgranda duodena papilo. Ĉe kelkaj mamuloj la dua papilo formiĝas regule.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.