Varicelo
homa virusa malsano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Varicelo estas virusa malsano, ordinara ĉe infanoj. Ĝiaj simptomoj estas febro kaj jukaj ulceroj sur la haŭto. Ĝi malofte mortminacas; la plejparto da varicelo-rilataj mortoj efektive estas pro varicela pneŭmonio, kiu pli ofte okazas en virinoj naskontaj. Varicelohavas kovtempon de du semajnoj, kaj estas tre kontaĝa tra aero, du tagojn antaŭ la simptomoj. Tial varicelo rapide disvastiĝas tra lernejoj kaj aliaj ejoj de kontakto proksima. La malsano pli gravas kiam plenkreskulo akiras ĝin, do gepatroj iam intence infektigas iliajn gefilojn kiam ankoraŭ ili estas geinfanoj.
Rapidaj faktoj
Varicelo | |
---|---|
infekta malsano • malsano • simptomo aŭ signo | |
Infano kiu suferas je varicelo | |
Fermi
Varicelo (varicella) estas kontaĝa sed benigna (negrava) infekta malsano, karakterizita per erupcio de vezikoj, kiuj ofte postlasas cikatrojn.
- malsaniganto: viruso Varicela zoster-viruso (tipo de herpetoviruso)
- disvastiĝo: guta
- inkubacio: 2 semajnoj
- simptomo: etaj blazoj diskorpe, malalta febro. La vezikoj plej oftas sur la dorso.
- Varicelo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Varicelo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)