![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/13/Human_skin_structure.jpg/640px-Human_skin_structure.jpg&w=640&q=50)
Haŭto
milda protektotavolo de vertebruloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Haŭto, parto de la tegumenta sistemo, estas ekstera membrano, kiu tegas la korpon de homo (t.e. epidermo kun la sub ĝi troviĝanta fibreca kaj grashava tavolo)[1] aŭ simila membrano ĉe bestoj (vertebruloj; senvertebruloj havas epidermon) aŭ plantoj (pli ofte epidermo). La ŝirmiloj de aliaj animaloj, kiel la ekzoskeleto de insektoj, havas tute alian strukturon, kemian komponon kaj embrian disvolvigon.[2] Dum aliaj animaloj havas similan epidermon, nome la dermo, tio estas la suba tavolo de konektiva histo, estas karaktera de la ĥorduloj.[3]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/13/Human_skin_structure.jpg/320px-Human_skin_structure.jpg)
En diversaj homoj kun etnaj diferencoj, la haŭto estas la plej rimarkinda parto de la korpo kiu montriĝas malsama. La kolorojn oni kutime nomas "nigra" kaj "blanka", sed ili estas efektive pli nuancitaj ol tiuj du kontrastoj, do malhelbruna kaj helrozkolora. Ĉe homoj, haŭto estas la pli granda kaj la pli peza organo. Krome ĝi estas tre grava organo, kiel sensoricevilo kaj protektilo.[4]
Ĝi funkcias kiel protekta bariero kiu izoligas la organismon disde la medio kiu ĉirkaŭas ĝin, protektante ĝin kaj kontribante al la bontenado de la integreco de ties strukturoj; ĝi funkcias ankaŭ kiel komunikilo kun la medio kaj estas unu de la ĉefaj sensorganoj, kiu enhavas nervajn finaĵojn kiuj agadas kiel riceviloj de tuŝo, premo, doloro kaj temperaturo. Ĝi estas formata de la haŭto propre dirita kaj la faneroj[5] aŭ videblaj derivaĵoj de la epidermo, nome la jenaj: haroj, ungoj, plumoj, skvamoj, hufoj, sebumaj kaj ŝvitaj glandoj.[6][7]
Dermatologio (aŭ haŭtmedicino) estas parto de la medicino, kiu pritraktas infektajn kaj ne-infektajn haŭtajn malsanojn kaj haŭttumorojn. Ĝi ankaŭ respondecas pri seksume transdoneblaj malsanoj, kiuj ofte manifestiĝas sur la haŭto. Kuracisto de ĉi tiu fako nomiĝas dermatologo, dermatologiisto aŭ haŭtkuracisto.