From Wikipedia, the free encyclopedia
Internacia klubo PEN, ankaŭ PEN Internacia, estas internacia verkista asocio de verkistoj, fondita en 1921 de Catherine Amy Dawson Scott kaj John Glasworthy, kiu poste iĝis la unua prezidanto de la organizo.
Ĝi estas unu el la dek ne-registaraj organizaĵoj (NROj) kun plej alta statuso ĉe Unuiĝintaj Nacioj[1], en formalaj konsultiĝaj rilatoj kun Unesko kaj Speciala Konsultiĝa Statuso kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. PEN Internacia
P.E.N. estas la tri komencliteroj de diversaj verkfakoj, kiuj angle formas la vorton "Pen", kiu signifas plumo: P = Poets, Playwrights; E = Essayists, Editors; N = Novelists, Non-fiction authors (do koncize Poetoj, Eseistoj kaj Novelistoj). Hodiaŭ la organizo ankaŭ inkluzivas verkistojn de ĉiuj literaturaj ĝenroj, same kiel ĵurnalistojn kaj historiistojn.
PEN International havas sian ĉefsidejon en Londono kaj estas kunmetita de sendependaj PEN-Centroj en pli ol 100 landoj ĉirkaŭ la mondo, ĉiu el kiuj estas malfermita al verkistoj, ĵurnalistoj, tradukistoj, historiistoj kaj aliaj aktive okupiĝantaj pri iu ajn literaturo, sendepende de nacieco, raso, koloro aŭ religio.
Antaŭaj prezidantoj de PEN estis Alberto Moravia, Heinrich Böll, Arthur Miller, Mario Vargas Llosa, Homero Aridjis, Jiří Gruša, John Ralston Saul kaj Jennifer Clement, la unua virino en oficejo ekde la organizo estis fondita. La nuna prezidanto estas la turka verkisto Burhan Sönmez kaj la ĝenerala direktoro estas Caroline McCormick.
La klubo establis la sekvajn celojn:
Kromaj taskoj de la organizo:
La internacia klubo PEN, kiu ne reprezentas ŝtatojn sed literaturojn, havas Esperanto-branĉon, la Esperanta PEN-Centro[2], kiu reprezentas la Esperanto-literaturon. Ĝi estis fondita en 1991 de Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer, kaj akceptita en 1993. Ĝia organo estas la revuo Literatura Foiro.
PEN Internacia aŭspiciis kolokvon pri la esperanta tradukarto, en Malago meze de oktobro 2014. Ĝin malfermis per ĉefprelego la prezidanto de la Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj de PEN Internacia, prof. Josep Terricabras[3].
PEN Internacia ankaŭ publikigis feminan manifeston, kiu ankaŭ aperis en Esperanto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.