Perla Martinelli

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Perla MARTINELLI (naskiĝis la 30-an de junio 1938) estas italdevena esperantisto de post 1953 kaj nun publicisto kaj arta direktoro ĉe LF-koop. Profesie ŝi estis tradukistino kaj lingvoinstruistino.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Vivkuro

Ŝi aktivis ekde 1972 en la medio de La Patrolo, kaj en 1980 transprenis la ĉefredaktadon de Literatura Foiro. Lasinte la postenon ĉe Literatura Foiro, en 1997 ŝi transprenis la ĉefredaktadon de Heroldo de Esperanto por kvindek numeroj, kaj ree en 2002 dum tri jaroj kun Marie-France Conde Rey. Ekde 2006 ŝi ĉefredaktas la novan revuon Femina, kaj daŭre prizorgas la kulturan paĝon de Heroldo. Al la tri periodaĵoj ŝi ankaŭ kontribuis per multaj tekstoj, originale kaj traduke.

Akademiano de Esperanto ekde 1988, ŝi estis elektita ĝenerala sekretario de la Akademio en 1996: ĝis nun la sola virino kiu okupis estraran postenon en tiu lingva institucio. Prezidanto de Svisa Esperanto-Societo (1994-97), de Kultura Centro Esperantista (2009-11 kaj 2017-23), komitatano de Kooperativo de Literatura Foiro.

Kun sia edzo Giorgio Silfer, ŝi partoprenis la fondon de pluraj gravaj iniciatoj, interalie la Esperanta PEN-Centro, kies akcepton ĉe PEN-Klubo Internacia ŝi atingis en 1993. Ili kune esperantigis la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj en 1996. En 2001 ŝi estis elektita al la Senato de la Esperanta Civito, kaj reelektita en 2006.

En 2020 ŝi prezidas la Lingvan Komitaton ene de la Esperanta Civito.

Remove ads

Verkaro

Ŝi doktoriĝis pri modernaj lingvoj kaj literaturoj per disertacio pri "Edmond Privat: vivo kaj verkaro".

Kun Gaston Waringhien ŝi tradukis la unuajn Tri Tagojn de Dekamerono de Giovanni Boccaccio.

Aliaj gravaj tradukoj: La ruza vidvino de Carlo Goldoni, Finalo de partio de Samuel Beckett, Asertas Pereira de Antonio Tabucchi.

Ekstera ligilo

Verkoj de kaj pri Perla Martinelli en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads