From Wikipedia, the free encyclopedia
Pál Kadosa [kadoŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kadosa Pál estis hungara komponisto, altlerneja instruisto kaj pianisto.
Pál Kadosa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Veisz Pál |
Naskiĝo | 6-an de septembro 1903 en Levice |
Morto | 30-an de marto 1983 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 42/1-U-1 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1927) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikologo universitata instruisto pianisto muzikinstruisto filmkomponisto |
Pál Kadosa naskiĝis, kiel Veisz Pál en Léva (tiam en Hungara reĝlando, nun Levice (Slovakio)), en la 6-an de septembro 1903. Li mortis en Budapeŝto en la 30-an de marto 1983.
En 1918 la familio ne akceptis la novan ŝtaton Ĉeĥoslovakion, tial ili vojaĝis al Budapeŝto. Pál Kadosa tie studis en Tutlanda Hungara Muzika Altlernejo. Li debutis, kiel pianisto en 1923, baldaŭe, kiel komponisto en 1933. Ekde 1927 li instruis pianoarton en muziklernejo, ekde 1945 en la Muzikarta Altlernejo. En 1928 li fondis grupon pri "Modernaj Hungaraj Muzikistoj" kaj poste koncertis en Amsterdamo, Venezio kaj Novjorko. Li tre ŝatis muzikaĵojn de Béla Bartók. Li ricevis premion Kossuth en 1950 kaj 1975 (kaj ankaŭ aliajn premiojn).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.