![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/03/Bundesarchiv_Bild_146-1986-064-10%252C_Ungarn%252C_Verwundetentransport.jpg/640px-Bundesarchiv_Bild_146-1986-064-10%252C_Ungarn%252C_Verwundetentransport.jpg&w=640&q=50)
Operaco Printempa Vekiĝo
ofensivo en la dua mondmilito / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Operaco Printempa Vekiĝo (en angla Operation Spring Awakening, en germana Unternehmen Frühlingserwachen) (6a – 16a de Marto 1945) estis la lasta grava germana ofensivo de la Dua Mondmilito. Ĝi okazis en Hungario en la Orienta Fronto. Tiu ofensivo estis referencata ankaŭ en Germanio kiel la Plattensee Ofensivo kaj en Sovetunio kiel Balatona Defendoperaco (6a – 15 de Marto 1945).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/03/Bundesarchiv_Bild_146-1986-064-10%2C_Ungarn%2C_Verwundetentransport.jpg/640px-Bundesarchiv_Bild_146-1986-064-10%2C_Ungarn%2C_Verwundetentransport.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4b/Plattenseeoffensive.jpg/640px-Plattenseeoffensive.jpg)
La ofensivo ekis sekretege la 6-an de marto 1945 per atako ĉe la Lago Balatono, nome areo kiu inkludis kelkajn el la lastaj nafto-rezervoj ankoraŭ disponeblaj por la Akso. La operaco implikis multajn germanajn unuojn retiriĝintajn el la malsukcesa Ofensivo de Ardenoj en la Okcidenta Fronto, inkludante la 6an Panzerarmeon kaj ties subigitajn diviziojn de Waffen-SS. Tio okazis el la 6a al la 15a de Marto. La soveta kontraŭofensivo de la Ruĝa Armeo plus unuoj el Bulgario okazis el la 16a de Marto ĝis la 13a de Aprilo, kiam la Sovetoj jam alvenis ĝis Vieno. La supereco de la soveta flanko estas malneniebla. sed Adolf Hitler dume insistis en eblo rezisti. En la unua duono de Aprilo la atakantoj venis al la areoj de Graz kaj Maribor. Fine de la monato al la areo de Vieno-Bratislavo kaj Nagykanizsa.
La operaco estis malsukcesa por Nazia Germanio. Ambaŭ flankoj perdis po pli ol 50 000 homojn, kaj grandajn perdojn el militmaterialo. Ĉefe Nazia Germanio perdis grandan parton de teritorio, preskaŭ tutan Hungarion kaj iom pli.