hungara urbo From Wikipedia, the free encyclopedia
Nagykanizsa [nadjkaniĵa], en esperanto Nadjkaniĵo, estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala (havanta departementorajton), fine en Distrikto Nagykanizsa, kies centro estas.
Nagykanizsa | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo kun departementaj rajtoj (1990–) Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Nagy álmok, nagy lehetőségek, Nagykanizsa. | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8800 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 43 188 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 291 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 27′ N, 17° 0′ O (mapo)46.45583333333316.9975 [+] | ||||
Areo | 148,4 km² (14 840 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Nagykanizsa [+] | |||||
La urbo estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko, ferepoko, poste keltoj, romianoj kaj avaroj alvenis. La unua hungara mencio okazis en 1245 en formo ăterra Knysa, la fortikaĵo aperis en dokumento en 1323. Dum la mezepoko ĝi estas kamparurbeto. En 1532 la turkoj detruis, en 1600 okupis kaj la komunumon kaj la fortikaĵon. Dum la turka erao ĝi estis grava loko kaj centro de regiono. En 1690 oni reokupis la urbon. En 1703 la fortikaĵo plene estis malkonstruita. Dum la historio la urbo estis ankaŭ rivalo de Zalaegerszeg.
Fine de la 19-a jarcento la supre menciita fervojo ekfunkciis. Prosperis la komercado, kiun la packontrakto en 1920 interrompis. La urbo trovis sin ne tro for de la novaj landlimoj.
En la urbo funkcias teatro, 10 da bazlernejoj, 6 da mezlernejoj kaj 1 altlernejo.
Nagykanizsa situas en valo de kanalo Principális, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Balatono-Zagrebo-Adriatiko, aŭtoŝoseo en la sama direkto preteriras.
romkatolika Preĝejo de Sankta Jozefo (Nagykanizsa)
romkatolika Preĝejo Koro de Jesuo (Nagykanizsa)
romkatolika Preĝejo Vizito de Maria (Nagykanizsa)
romkatolika Preĝejo Sankta Pompilio (Nagykanizsa)
romkatolika Preĝejo Patrono de Hungaroj (Nagykanizsa)
romkatolika Preĝejo Ĉieliro de Maria (Nagykanizsa)
Kalvinana preĝejo (Nagykanizsa)
La nuna urbestro estas László Balogh (Fidesz-KDNP).
La urba asembleo, elektita en 2019, konsistas el 15 membroj (1 urbestro, 10 rekte elektitaj kaj 4 kompens-listaj membroj). La asemleo estas dividita en ĉi tiujn politikajn partiojn kaj aliancojn:[1]
Partio | Sidlokoj | Nuna urba asemblo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Opozicia koalicio | 8 | ||||||||
Fidesz-KDNP | 7 |
La opozicia koalicio konsistas el la koalicio de DK-Jobbik-LMP-MSZP-Momentum.
Tie okazis la 74-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en 2001.
Salo (Suomio), Suomio
Togliatti, Rusio
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.