speco de milita operaco From Wikipedia, the free encyclopedia
Ofensivo laŭ la difino de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) estas ĉiuspeca "ago de armeo, per kiu ĝi celas forpeli la malamikon kaj ĝin detrui". Rilate al tio, la adjektivo ofensiva signifas nur "rilata al ofensivo" en armea senco, ekzemple en la termino ofensiva kaj defensiva alianco.[1] En pluraj naciaj lingvoj, aparte la angla, la koncerna vorto ankaŭ havas plurajn enhavajn nuancojn ekster tiu armea senco - en Esperanto la vorto estas tute klare armea (aparte de tio kompreneble ekzistas la vorto ofendo kaj la adjektivo ofenda, kiu signifas ion tute alian). Ofensivo do estas armea operaco kie armita forto estas uzata en agresema progresado por okupi teritorion, forigi malamikajn fortojn aŭ atingi aliajn strategiajn, funkciajn aŭ taktikajn celojn. Aliaj esprimoj estas "atako", aŭ pli specife "invado".
Kutime, por la sukceso de ofensivo necesas dungi pli grandan nombron da trupoj por la atakanta flanko. Ĝi estas unu el la rimedoj por preni la iniciaton en batalo kaj estas konsiderata utila por venko, kvankam ĝi bezonas defendan fazon dum sia ekzekuto[2]. Ĝi povas esti de tri tipoj: tera, mararmea[3] aŭ aerarmea.
Maramea ofensivo, kiel ekzemple la atako kontraŭ Pearl Harbor, postulas repripensi naciajn strategiojn same kiel signifan loĝistikan klopodon detrui malamikajn marameajn kapablojn. Ĝi ankaŭ povas esti uzata por malpermesi malamikajn ŝipojn, kiel la batalo de Atlantiko de la dua mondmilito.
Aeran ofensivon kutime determinas la speco de aviadilo utiligita. Ofensivoj, faritaj per la uzo de ĉasaviadiloj, ebligas establi aersuperecon kaj en difinita aerspaco kaj super difinita teritorio. Strategia bombada ofensivo, farita per bombaviadiloj, estas tipo uzata vaste de la Aliancanoj dum la dua mondmilito[4]. La uzo de grundatakaviadiloj en subteno de grundaj ofensivoj ankaŭ estas difinita kiel aera ofensivo, kiel tiu farita en la malferma fazo de operaco Kutuzov kaj operaco Polkovodec Rumjancev de la Ruĝa Armeo dum la batalo ĉe Kursko, kiam centoj de aviadiloj de speco Iljuŝin Il-2 estis uzitaj amase por superforti terajn trupojn de la armeo Wehrmacht.
Strategia ofensivo en armea lingvaĵo ankaŭ estas nomata "kampanjo". Ĝi estas parto de larĝa ĝenerala strategio de la konflikto. Ekzemple, operaco Barbaroso estis ofensivo konsistanta el tri apartaj sed interligitaj kampanjoj, en la sudaj, centraj kaj nordaj teritorioj de Sovetunio. Sovetiaj strategiaj ofensivaj operacioj dum dua mondmilito implikis kunordigitajn operaciojn en multoblaj frontoj. Kune kun la operacoj de la Germana Armeo en la orienta fronto dum la dua mondmilito, tiuj estas konsiderataj kiel la plej grandaj armeaj operacoj de la dudeka jarcento.
Strategia ofensivo evoluigas la maksimuman militan potencialon de nacia armeo kaj kunordigas plurajn sekciojn aŭ armeojn je ĝia dispono. Baze, la strategia ofensivo povas esti konsiderata kiel la kombinaĵo de ĉiuj disponeblaj rimedoj por atingi difinitajn celojn, foje eĉ decidajn en konflikto, kapablan renversi la potenc-ekvilibron inter la militantoj. Tamen, la planado kaj plenumado de strategiaj ofensivoj baziĝas ĉiam sur teoriaj konsideroj ĉar estas malfacile kaŝi de la malamiko la preparajn preparojn por lanĉi strategian ofensivon, kiu postulas grandan deplojon de havaĵoj kaj trupoj por grandskalaj operacioj, facile videblaj por ĉiu okulo de moderna armea inteligenteco.
Strategia ofensivo estas la aro de samtempaj, tandemaj aŭ plurfazaj operaciaj ofensivoj celantaj atingi specifajn celojn kiuj, kutime, konsistas el alporti la malamikon al kompleta malvenko, al la detruo de multnombraj batalgrupoj aŭ la strategia okupo de signifa teritorio kiel en la soveta invado de Manĉurio[5].
Ajna strategia ofensivo estas kombinaĵo de faktoroj kiel nacia armea doktrino, pasinta milita sperto kaj analizo de soci-politikaj, ekonomiaj kaj armeaj cirkonstancoj[6].
Taktika ofensivo havas la samajn karakterojn de moveblo, forto, kaj iniciato, kiel strategia.
Atakas la armeo, kiu taksas sin kapabla forpeli la malamikon de la pozicio, kiun ĝi okupas, ĉu pro nombra supereco aŭ foje spirita (kiel la prusia armeo en la Batalo ĉe Hradec Králové). Ekzemple Mao Zedong en la Ĉina Revolucio fieris, ke lia armeo ĉiam elektis malforte defendatajn celojn aŭ favorajn cirkonstancojn por siaj ofensivoj.[7] La defensiva armeo normale konas pli bone la terenon kaj provas kompensi la malsuperecon de sia soldataro per bona elekto de pozicioj kaj la helpo de fortikaĵoj.
Ĝenerale la ofensiva armeo plifortigas la alon per kiu ĝi volas ataki, kiel diris Frederiko la 2-a, reĝo de Prusio. Tio estas, en parto de la fronto okazas tute ŝajniga batalo, dum en alia akumuliĝas fortoj por fari la veran atakon en la loko, kies posedo decidos eventualan sukceson. Foje la rolo de tiu unua parto de la linio estas eĉ ne ŝajne ataka, sed videble defenda, kiel ekzemple en la Batalo ĉe Slavkov la franca dekstra alo estis limigita al blokado de la rusa atako, dum en la centro Napoleono rompis la batallinion de la aliancanoj. Tio okazas pleje kiam ne estas okulfrapa malekvilibro inter la fortoj de la armeoj, kaj ambaŭ taksas sin kapablaj ataki. Tiam aŭ ambaŭ direktas sian ĉefan penon al la sama punkto de la fronto, kaj tie okazas kolizio, laŭ kies rezulto unu armeo persistas en ofensivo kaj la alia provizore rezignas ĝin, aŭ ili atakas en malsamaj punktoj de la batallinio, kaj ĉiu el la du faras ofensivon en unu loko kaj defensivon en alia paralele. La definitivan sukceson atingas la armeo, kiu pli konstante efektivigas sian planon, ne flankiĝante de la celo pro la kolapso, kiun eventuale suferis la defensiva parto de la linio. Tiukaze la plej danĝeraj punktoj ĉiam estas la flankoj, ĉar pro la kosto de fronta atako, kiel ekzemple en la Batalo de Gravelotte, la klopodo ĉirkaŭi malamikajn poziciojn estas preskaŭ instinkta.
La aranĝo de trupoj en la batalordo havas nenian menciindan malsamon inter ofensiva kaj defensiva taktikoj.
Koncerne la procedon de batalo, dum por la ofensiva armeo la pafado estas nur la rimedo, per kiu ĝi malfermas vojon ĝis la malamiko, ĉar la vera forto de ofensivo konsistas el moviĝo, tio estas senrompa antaŭenirado kaj ĉirkaŭanta manovro, por la defensiva armeo la pafado valoras ĉion aŭ preskaŭ ĉion.
Por ofensivanto konvenas nokto, nebulo, kaj terenformoj, kiuj permesas, ke ĝi proksimiĝu al la amiko nevidate kaj tial suferante kiel eble malplej multajn perdojn.
La defensivo ne tute rezignas pri aliaj agmanieroj krom pafado, ĉar absoluta, tute pasiva defensivo ne povas rezultigi sukceson, kaj defensivo estas des pli forta ju pli proksima al ofensiva agado. Tial la kontraŭatako estas efika agmaniero, pleje kiam la ofensiva armeo, perdinta soldatojn al pafado kaj elĉerpita de sia impeto, ĉesas antaŭeniri kaj falas en malkuraĝon.
Iuj ofensivoj pri kiuj ekzistas propra esperantlingva artikolo en Vikipedio, alfabete ordigitaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.