Ruĝa Armeo
1918–1946 sovetia armeo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ruĝa Armeo kaj RKKA estas la mallongigo de Ruĝa Armeo de Laboristoj kaj Kamparanoj, (ruse Рабоче-крестьянская Красная армия, Raboĉe-krestjanskaja Krasnaja armija) estis la armil-ekipita forto de la bolŝevikoj dum la Rusa Enlanda Milito. Tiu organizo estis la armeo de Sovetunio ekde ties fondiĝo en 1922 ĝis 1946, kiam la nomo ŝanĝiĝis al Soveta Armeo aŭ pli ĝuste Sovetia Armeo. "Ruĝa" aludas la koloron de laborista sango, elverŝita en la batalo kontraŭ la kapitalismo.
- Tiu ĉi artikolo estas pri Ruĝa Armeo de Sovetunio. Vidu Ruĝarmea Frakcio por germana militanta grupo; Japana Ruĝa Armeo por la japana; kaj Popola Liberiga Armeo por la ĉina ruĝa armeo; Ruĝa Armeo (Hungario) ekzistanta nur kelkajn monatojn en 1919 .
Ruĝa Armeo | ||
---|---|---|
terarmeo | ||
Komenco | 23-a de februaro 1918 vd | |
Fino | 25-a de februaro 1946 vd | |
Antaŭe | Russian Revolution Army vd | |
Poste | Terarmeo de Sovetio vd | |
Lando(j) | Sovetunio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko vd | |
Fondinto(j) | Josif Stalin • Nikolai Podvoisky • Vladimiro Lenino vd | |
Ruĝa Armeo | |
---|---|
Ruĝa Armeo de Laboristoj kaj Kamparanoj | |
Jaroj | 28-an de januaro 1918 – 25-an de februaro 1946 |
Lando | RSFSR (1918–1922) Sovetunio (1922–1946) |
La Ruĝa armeo fondiĝis per dekreto de la Konsilio de la Popolaj Komisaroj la 15-an de januaro (28-a de januaro, „O.S.”) 1918 el la tiem ekzistanta Ruĝa Gardistaro. La oficiala "Tago de la Ruĝa Armeo" estas la 23-a de februaro, memore al la unua bataloj de la armeo kontraŭ la okupantaj germanaj trupoj en 1918 kaj la unuaj amasa rekrutado en Petrogrado kaj Moskvo. La 23-a de februaro estis grava solena tago en la Sovetunio, poste alinomata kiel "Tago de la Soveta Armeo" kaj en la nuntempa Rusio kiel "Tago de Defendantoj de Patrujo" (ĝi estas oficiala feritago). Oni rigardas Lev Trockij, la iaman popolan komisaron pri milito ekde 1918 ĝis 1924, kiel fondinto de la Ruĝa Armeo.
Komence, la Ruĝa Armeo estis volontula organizo, sen rangoj kaj insignoj. La oficiroj estis demokratie elektitaj, sed jam la 29-an de majo en 1918, oni deklaris devigan militservon por ĉiu viro inter aĝo 18-40. Oni establis regionajn militajn komisionojn (военный комиссариат, военкомат /vojenkoMAT/) por la amasa rekruto, kiu ekzistis ĝis la lastaj tagoj de la Sovetunio.
Ĉiu unuo de la Ruĝa Armeo havis politikan komisaron, kiu kontrolis la decidojn de la unuoestro laŭ principoj de la Komunista partio. La partio pensis grava la politikan kontrolon super la iamaj (pli spertaj) caraj oficiroj.
La organizo de la profesiaj oficiroj, kiel "heredaĵo de la carismo", estis detruita en 1935. Oni kreis ĝeneralan stabon el la oficiroj, trejnitaj fare de germanaj spertuloj dum la periodo de Soveta-germana kooperado inter la du mondmilitoj. Dum la Granda Purigo de 1937-1939 (kaj poste), preskaŭ ĉiu maljuna oficiro estis ekzekutita aŭ transportita al gulagoj kiel ebla danĝerulo por Stalin.