From Wikipedia, the free encyclopedia
Ole Borch (n. en Nørre Bork, Ribe stift, Danio, en la 7-a de aprilo 1626 - m. en Kopenhago, Danio, en la 13-a de oktobro 1690) estis dana kemiisto, botanikisto, kuracisto, filologo, klerulo, poeto kaj gramatikisto. Li estis profesoro de Nikolao Stenono en la Universitato de Kopenhago kie li ankaŭ instruis filologion, kemion kaj botanikon.
Olaus Borrichius | ||
---|---|---|
Pharmacopola Danicus | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-a de aprilo 1626 en Nørre Bork, Ribe stift, Danio | |
Morto | 13-a de oktobro 1690 en Kopenhago, Danio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Danio vd | |
Alma mater | Universitato de Kopenhago | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto verkisto kuracisto botanikisto poeto juĝisto entomologo filozofo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Borch studis medicinon en la Universitato de Kopenhago kaj distingiĝis dum la pesta epidemio en 1654, kiam unu triono de la loĝantaro de Kopenhago mortis. En 1655, la reĝa seneskalo Joachim Gersdorff (1611-1661)[1] fariĝis lia patrono. En 1660, li nomumiĝis profesoro pri filologio en la Universitato de Kopenhago, kaj en la sekvanta jaro li okupis ankaŭ la katedrojn de kemio kaj botaniko.
Inter 1660-1665, Borch multe vojaĝis tra Nederlando kune kun siaj tri lernantoj, la filoj de lia patrono. Tie li konatiĝis kun Nikolao Stenono (1638-1686), Johann Glauber (1604-1670), Giuseppe Borri (1627-1695) kaj Komenio. En Anglio li troviĝis kun Robert Boyle kaj en Francio li fariĝis amiko de Melchisédech Thévenot (1620-1692). Liaj tre dokumentitaj raportoj pri siaj vojaĝoj estas grava arkivo de la eŭropa scienca medio en la 17-a jarcento.
Borch estas la patro de la eksperimenta scienco en Danio. Estas Borch kiu unue enkondukis Stenonon en la studo de la fosilioj same kiel la "glosopetro"[2], uzita de Borch, ĉar tio estis tiama kutimo, kiel kuraciloj. Borch estas la fondinto de la Colegium Mediceum[3] en Kopenhago. En 1678, li ekstraktis oksigeno el la salpetro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.