From Wikipedia, the free encyclopedia
Odilo Globočnik (21a de aprilo 1904 – 31a de majo 1945) estis aŭstra militkrimulo, oficiro de la aŭstria NSDAP kaj poste alt-ranga estro de la Schutzstaffel (SS). Kiel asociato de Adolf Eichmann, li havis gravan rolon en Operaco Reinhardt, kiu organizis la murdon de pli ol unu miliono da ĉefe polaj judoj dum la Holokaŭsto en la ekstermejoj Majdanek, Treblinka, Sobibór kaj Bełżec .[1][2][3] Historiisto Michael Allen priskribis lin kiel "the vilest individual in the vilest organization ever known".[1]
Odilo Globocnik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Odilo Lotario Globocnik |
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1904 en Triesto |
Morto | 31-an de majo 1945 (41-jaraĝa) en Paternion |
Mortokialo | Venenado per cianido |
Lingvoj | germana • slovena • itala |
Ŝtataneco | Nazia Germanio (1938–) Aŭstrio Cislajtio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | politikisto policisto Konstruestro |
Ĉar Globočnik estis grava nazia oficiro, kaj partoprenanto ne nur de Holokaŭsto sed ankaŭ de ekstermado per trudlaboro kaj de etna purigado de milionoj de poloj kaj de aliaj slavoj, historiistoj substrekis lian slavan praularon (lia familinomo estas slava). En sia biografio el 2004 pri Globočnik, historiisto Joseph Kranjc dediĉis tutan unuan ĉapitron al la debato pri lia praularo. Li diras, ke Globočnik estis ridindigita fare de aliaj nazioj pro sia familinomo, ĉar Hitler klasigis slavojn kiel subhomoj (Untermenschen).[4] Sed veteranaj nazioj kiel Himmler defendis lin, dirante, ke li estas de arja origino kaj ke lia familinomo estis derivita el slavigo.[5]
Kiel suboficiro de SS partoprenis germanan invadon en Pollandon. Nomumita de Heinrich Himmler komandanto de SS kaj Polico en Lublinio, kie organizis reprezaliojn kontraŭ polaj klerikoj kaj inteligentoj. Kunrespondeca pri amasaj ekzekutoj de sovetiaj militkaptitoj. Planis rapide transformi la distrikton de Lublin al setliga zono. Laŭ Bogdan Musiał verŝajne li prilaboris planon murdi polajn judojn en koncentrejoj, pri kio konvinkis Himmleron. Li gvidis komencitan marte 1942 Operacon Rinhardt, dum kiu en mortotendaroj kaj amasaj ekzekutoj pereis ĉ. 1 800 00 judoj el Ĝenerala Gubernio kaj Bezirk Bialystok (germana distrikto de Bjalistoko). Krome li iniciatis kaj gvidis komencitan novembre 1942 deport-masakran operacon en Zamość-regiono.
Septembre 1943 pro konflikto kun civila administracio estis translokigita apud Adriatikon. Tie ĉi respondecis pri ekstermino de lokaj judoj kaj kontraŭbatalo de Jugoslavaj Partizanoj kaj la italaj. La 31-an de majo 1945 estis arestita de Brita Armeo en sia montarana kaŝejo apud Paternion. Samtage faris suicidon per kalia cianido.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.