From Wikipedia, the free encyclopedia
La Novzelanda merganaso aŭ Novzelanda rokanaso (Aythya novaeseelandiae) komune konata kiel Nigra kreko, estas birdospecio de la grupo de merganasoj nome en la genro Aythya. Ĝi estas endemia de Nov-Zelando. En maoria ĝi komune estas konata kiel papango, ankaŭ kiel matapoŭri, titiporangi, raipo.[1].
Novzelanda merganaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Novzelanda merganaso, masklo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aythya novaeseelandiae (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas ĝenerale malhelbruna al nigreca. Temas pri specio kun nur iome da seksa duformismo. La masklo havas rimarkindan flavan irison kaj malhelan (verdeca nuanco) kapon. Ankaŭ la dorso kaj flankoj montras iom da verda nuanco, dum la flankoj estas pli brunaj. La ino estas simila al la masklo, sed sen la tiom flava iriso kaj havas blankan vizaĝan makulon ĉirkaŭ bekobazo dum la reprodukta sezono. Blanka flugilstrio povas esti vidata ĉe ambaŭ seksoj dumfluge [2].
Ili estas merganasoj kiuj povas plonĝi kaj resti subakve dum 20 al 30 sekundoj kaj subeniri 3 metrojn por serĉi akvajn plantojn, malgrandajn fiŝojn, akvajn helikojn, mitulojn kaj insektojn [3][4]. Ĝi estas foje vidata kun la Aŭstralia fuliko (Fulica atra); oni supozas, ke la Novzelanda merganaso profitas la manĝon agititan el la fulikoj kiam ili serĉas salikokojn.[4]
Ĝi estas troviĝanta kaj en la Norda kaj en la Suda insuloj de Novzelando en profundaj nesalaj lagoj kaj lagetoj [2]. Malkiel aliaj membroj de tiu gento tiu rokanaso ne estas migranta, kvankam ĝi povas moviĝi al malferma akvo el lagoj de altaj teroj se ili frostiĝas en vintro.[4]
Ili reproduktiĝas el oktobro al marto. La ino demetas 5 al 8 kremoblankecajn ovojn en nesto ĉe akvo, ofte ĉe borda aŭ densa kovro. La nesto estas kutime kovrata el herbo kaj lanugo[2]. La kovadon faras la ino dum kvar semajnoj. La frumaturaj idoj iras plonĝi por manĝo jam en sia unua eliro.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.