Salikoko
malgranda dekapoda krustaco From Wikipedia, the free encyclopedia
Salikokoj estas relative malgrandaj krustacoj kun longaj korpoj, kiuj iras ĉefe naĝe. Ili apartenas al diversaj infraordoj de la ordo Decapoda (dekpieduloj).

Salikokoj havas okulojn sur flekseblaj tigoj, longan kaj maldikan muskolan "voston" (fakte abdomenon) longajn harecajn antenojn, kaj maldikajn krurojn.[1] Ili normale naĝas per naĝiletoj situantaj en la suba faco de la abdomeno, sed kiam ili timas, ili fuĝas rapidege per adaj batoj de la "vosto". Malsame de kraboj kaj omaroj, kiuj havas fortajn marŝkrurojn, salikokoj havas maldikajn, delikatajn krurojn, kiujn ili uzas ĉefe por stari.[2] Tipaj salikokoj longas proksimume 2 cm, sed la plej grandaj povas superi 25 cm.
Salikokoj vivas en grandaj nombroj tutmonde. Ekzistas miloj da specioj, adaptitaj al ampleksa gamo da habitatoj. Ili manĝas ĉirkaŭ la fundo de la maro apud la plej multaj bordoj kaj estuaroj, kaj ankaŭ en riveroj kaj lagoj. Iuj specioj plonĝas en la sedimenton por fuĝi de predantoj.[2] Ili normale povas vivi de unu ĝis sep jarojn.[3] Multaj preferas solecon, sed ili povas kuniĝi en grandaj salikokaroj dum la pariĝa sezono.[2][4]
Salikokoj estas celo de fiŝoj, balenoj, kaj multaj aliaj sovaĝaj predantoj. Ankaŭ homoj amase kaptas aŭ bredas kaj buĉas ilin por manĝi iliajn muskolajn abdomenojn. Salikokobredado komenciĝis en la 1970-aj jaroj, akceliĝis en la 1980-aj, kaj superis laŭ maso la kaptadon de sovaĝaj salikokoj antaŭ 2007. La plej multaj ekspluatataj specioj estas relative grandaj.
Salikokkaptado pereigas ankaŭ multajn aliajn bestojn kiel kromkaptaĵon. Salikokbredado, kiel industria bredado ĝenerale, estas kritikata laŭ porbestaj kaj pormediaj kriterioj. La plej polemikaj aspektoj rilate la bestojn estas la buĉado (kutime per samtempa malvarmigo kaj sufoko), poluita akvo, alta loĝdenso, infektaj malsanoj, kaj detruado de la okuloj kaj okultigoj de salikokinoj por stimuli la maturiĝon de iliaj ovarioj.[5][6] Ekologie, salikokbredado damaĝas la marbordajn ekosistemojn kie ĝi praktikiĝas, precipe per poluado de estuaroj kaj detruado de mangrovoj. Laŭ nombro da individuoj, la plejmulto de la bestoj mortigataj por homa nutrado estas salikokoj: proksimume 7-70 duilionoj da sovaĝaj salikokoj kaj 300-600 miliardoj da bredataj salikokoj en ĉiu jaro.[7]
Homa ekspluatado
Historio
"Por ke salikokoj fariĝu unu el la plej popularaj manĝaĵoj de la mondo, necesis la samtempa evoluo de la 'lutra trenreto' [otter trawl]... kaj la eksplodmotoro."[9] Trenretado povas kapti grandegajn nombrojn da salikokoj - kaj ĉion alian, kio ne ne fuĝas sufiĉe rapide - en reto trenata sur la marfundo. La uzado de tiu metodo vastiĝis en la 19-a jarcento.
En la jardeko de 1920, oni adaptis dizelmotorojn por salikkaptaj ŝipoj. Oni konektis motorvinĉojn al la ŝipa motoro, por ke nur malgranda ŝipanaro povu rapide surŝipigi pezan reton kaj elverŝi la kaptitajn bestoj. La ŝipoj fariĝis pli grandaj, pli rapidaj, kaj pli kapablaj. Ili esploris novajn kaptejojn, uzis trenretojn en pli profundaj akvoj ol antaŭe, kaj ĉasis salikokojn tutjare anstataŭ sezone. Pli grandaj ŝipoj kaptis malproksime de la bordo, kaj la malpli grandaj tratrenis la golfojn kaj estuarojn. Antaŭ la jardeko de 1960, huloj el ŝtalo kaj vitrofibroj plifortigis la ŝipojn, do ili povis treni pli pezajn retojn, kaj konstantaj pliboniĝoj en elektroniko, radaro, sonaro, kaj loktrovado rezultigis ĉiam pli multkaptajn ŝiparojn.[9]
Dum la ĉasmetodoj industriiĝis, aliaj ŝanĝoj okazis en la manieroj procezi mortigitajn salikokojn. "En la 19-a jarcento, sunsekigitajn salikokojn anstataŭis plejparte enskatoligejoj. En la 20-a jarcento la enskatoligejojn anstataŭis frostigejoj."[9]
Dum la jardeko de 1970, salikokbredado atingis signifan skalon, precipe en Ĉinujo. Ĝia kresko plirapidiĝis dum la jardeko de 1980 dum la postulado de salikokaĵo superis la kapteblan kvanton, kaj la publiko konsciiĝis pri la ligo inter salikkaptado kaj kromkaptado, precipe de karismaj kaj endanĝeraj specioj kiel martestudoj.[9] Inter 1980 kaj 2012, proksimume kvinono de la mangrovoj en la mondo estis detruitaj por konstrui salikbredejojn.[5] En 2007, la maso de breditaj salikokoj superis la mason de la kaptitaj.[8]
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.