federacia lando de Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Nordrejn-Vestfalio (aŭ "Nordrejn-Vestfalujo"[1]) (germane Nordrhein-Westfalen [NORTrajn VestFAln]), ofte mallongigite NRW (en Esperanto malpli ofte NRV) estas federacia lando en la okcidento de federacia Respubliko Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 18 139 116 loĝantojn. La ĉefurbo estas Duseldorfo (Düsseldorf).
Nordrejn-Vestfalio | |||||
---|---|---|---|---|---|
germane Nordrhein-Westfalen | |||||
Federacia lando | |||||
Ĉefurbo Duseldorfo nokte | |||||
flago | blazono | ||||
federacia lando [+] | |||||
| |||||
Oficiala nomo: Nordrhein-Westfalen | |||||
Lando | Germanio | ||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||
Historiaj regionoj | 6 |
||||
Najbaras kun | 6 - Malsupra Saksio Germanio - Hesio Germanio - Rejnlando-Palatinato Germanio - Valonio Belgio - Limburgo Nederlando - Gelderland Nederlando |
||||
Parto | Ruhr-regiono | ||||
Grandaj urboj | |||||
Riveroj | |||||
Supermara alteco | 45 m ü. NHN [+] | ||||
Ĉefurbo | Duseldorfo | ||||
- koordinatoj | 51° N, 7° O (mapo)51.2255555555566.7827777777778 | ||||
Plej alta punkto | Langenberg [+] | ||||
- koordinatoj | 51° N, 9° O (mapo)51.2763888888898.5583333333333 [+] | ||||
Akvokolektejo | 34 112,52 km² (3 411 252 ha) [+] | ||||
Areo | 34 088,31 km² (3 408 831 ha) | ||||
Loĝantaro | 18 139 116 (fine de decembro 2022) | ||||
Denseco | 532,13 loĝ./km² | ||||
Malneta enlanda produkto | 733,3 Mrd. EUR (2021) | ||||
Ŝuldoj | 187,178 Mrd. EUR (2 020−06−30) | ||||
Senlaboreco | 7,2 % (decembro 2023) | ||||
Estiĝo | 23-a de aŭgusto 1946 | ||||
Regantaj partioj | CDU kaj Verduloj | ||||
Ministroprezidanto | Hendrik Wüst (CDU) (ekde 27-a de oktobro 2021) |
||||
Prezidento de federacilanda parlamento | André Kuper (CDU) | ||||
Parlamento | |||||
El 195 seĝoj ricevas: | |||||
Lasta baloto | 15-a de majo 2022 | ||||
Sekvonta baloto | majo 2027 | ||||
Reprezento en Federacia Konsilio | 6 | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||||
ISO 3166 | DE-NW | ||||
Landa Eo-asocio | Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (REVELO) | ||||
|
|||||
Nordrejn-Vestfalio | |||||
Vikimedia Komunejo: North Rhine-Westphalia | |||||
Retpaĝaro: www.nrw.de | |||||
Inter la plej grandaj pliaj urboj elstaras Essen, Dortmund kaj Kolonjo (Köln), sed krome ankoraŭ multaj aliaj gravaj urboj situas en la urbe strukturigita lando, interalie Aachen, Bielefeld, Bochum, Bonno (Bonn), Detmoldo, Duisburg, Gelsenkirchen, Hamm, Hagen, Monastero (Münster), Mülheim, Oberhausen, Paderborn, Recklinghausen, Siegen kaj Wuppertal.
La plej grandaj riveroj de la lando estas Rhein (Rejno), Ruhr (Ruro), Lippe, Sieg kaj Weser, foje ligitaj per kanaloj kiaj la Kanalo Wesel-Datteln.
La Soester Börde estas historia reglando kaj terkultura pejzaĝo en la centro de Vestfalujo, inter Sauerland en la sudo kaj Monasterlando en la nordo. Superregione ĝi estas konata kiel aparte fruktodona regiono pro ega dikeco de leŭso, kiun laŭ ĝia grundokvalito en Germanujo superas nur la Magdeburger Börde.
Nordrejn-Vestfalio estis fondita en 1946 el la norda parto de la prusa provinco Rejnlando kaj el la prusa provinco Vestfalio. Poste aldoniĝis la iama princlando Lipo (en la blazono de Nordrejn-Vestfalio, la eta rozo de la lando Lipo troveblas tute sube, dum la simbola rivero de Rejnlando maldekstre kaj la blanka ĉevalo de Vestfalio dekstre okupas multe pli da loko).
Ĉefurbo de Nordrejn-Vestfalio estas Duseldorfo; ĝi situas en Rejnlando (ne en Vestfalio, kion skribis la nova PIV). La federacia lando Nordrejn-Vestfalio konsistas el du regionaj ligoj nome regiona ligo Rejnlando kaj regiona ligo Vestfalio-Lipo. La 31 distriktoj kaj 23 eksterdistriktaj urboj grupiĝas en kvin distriktaroj (germane Regierungsbezirke), nome du Rejnlandaj (Duseldorfo, Kolonjo) kaj tri Vestfaliaj (Monastero, Arnsbergo kaj Detmoldo). Unuopajn ligilojn al la 31 distriktoj kaj 23 eksterdistriktaj urboj vi trovu en informkesto fine de la paĝo.
La industria valo de la rivero Ruhr dividiĝas inter la distriktaroj Duseldorfo, Monastero kaj Arnsbergo. La tieaj distriktoj kaj eksterdistriktaj urboj kunlaboras en la regiona ligo Ruhr.
Plej grandaj urboj estas:
Urbo | Graflando | Loĝantaro 31.12.2000 |
Loĝantaro 31.12.2006 |
---|---|---|---|
Kolonjo (Köln) | Köln (urbo) | 962 884 | 989 766 |
Duseldorfo (Düsseldorf) | Düsseldorf (urbo) | 569 364 | 577 505 |
Dortmundo (Dortmund) | Dortmund (urbo) | 588 994 | 587 624 |
Asindo (Essen) | Essen (urbo) | 595 243 | 583 198 |
Duisburgo (Duisburg) | Duisburg (urbo) | 514 915 | 499 111 |
Boĥumo (Bochum) | Bochum (urbo) | 391 147 | 383 743 |
En la federacia lando aktivas la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo, fondita en 1909.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.