Libera Demokratia Partio
partio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Libera Demokrata Partio (Freie Demokratische Partei, mallonge FDP) estas liberala partio en Germanio. Ĝi fondiĝis la 11-an de decembro 1948 en Heppenheim, kunligante variajn liberalajn partiojn el diversaj germanoj landoj kun parte pli ol centjara historio. FDP estis dum entute 46 jaroj (en koalicioj kun CDU aŭ SPD) unu el la regantaj partioj en Germanio, laste (sen interrompo) de 1969 ĝis 1998, kaj ankoraŭ de 2009 ĝis 2013. La iamaj federaciaj ministroj pri eksteraj aferoj Walter Scheel, Hans-Dietrich Genscher, Klaus Kinkel kaj Guido Westerwelle membriĝis en FDP.
Du prezidentoj de Germanio, Theodor Heuss kaj Walter Scheel, estis anoj de FDP.
La ĉefaj celoj de FDP estas la progresigo de la ekonomio i.a. per malaltigo de impostoj, simpligo de la imposta sistemo, privatigoj kaj malpliigo de subvencioj, kaj la protekto de la civilaj rajtoj. En Turingio gravas partie Thomas Kemmerich.
Remove ads
Partiestroj
- 1948–1949: Theodor Heuss
- 1949–1954: Franz Blücher
- 1954–1957: Thomas Dehler
- 1957–1960: Reinhold Maier
- 1960–1968: Erich Mende
- 1968–1974: Walter Scheel
- 1974–1985: Hans-Dietrich Genscher
- 1985–1988: Martin Bangemann
- 1988–1993: Otto Graf Lambsdorff
- 1993–1995: Klaus Kinkel
- 1995–2001: Wolfgang Gerhardt
- 2001–2011: Guido Westerwelle
- 2011–2013: Philipp Rösler
- ekde 2013: Christian Lindner
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
- ALEUS
- Friedrich Naumann, nomdonanto de la FDP-fondaĵo Friedrich-Naumann-Stiftung
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
