Nitrofenolo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nitrofenolo aŭ C6H5NO3 estas ekemia kunmetaĵo konsistanta je unu fenila grupo ligita al hidroksila grupo kaj nitra grupo respektive en la 1-a kaj 4-a pozicioj de la benzena ringo. Nitrofenolo estas blanka aŭ flava solidaĵo preskaŭ senodora, iomete solvebla en akvo kaj pli solvebla en etanolo, kloroformo, karbona dusulfido, duetila etero kaj alkalaj solvaĵoj. Nitrofenoloj uzatas kiel pesticidoj, fungicidoj kaj baktericidoj.
p-Nitrofenolo | |||
Plata kemia strukturo de la Nitrofenolo | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Nitrofenolo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 100-02-7 | ||
ChemSpider kodo | 955 | ||
PubChem-kodo | 980 | ||
Merck Index | 15,6708 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka aŭ flava solidaĵo | ||
Molmaso | 139,109 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,2745g cm−3 | ||
Fandpunkto | 112°C[1] | ||
Bolpunkto | 279°C[2] | ||
Refrakta indico | 1,5723 | ||
Ekflama temperaturo | 169 °C[3] | ||
Acideco (pKa) | 7,15 | ||
Solvebleco | Akvo:16 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 202 mg/kg (buŝe)[4] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R20/21/22 R33 | ||
Sekureco | S26 S36 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H332, H373 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P314, P330, P363, P501[5] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝia derivaĵo, la pikrata acido uzatas kiel eksplodaĵo kaj posedas medicinajn proprecojn. Alia komercebla derivaĵo de la nitrofenolo estas la organofosfora komercebla insekticido kaj akaricido konata kiel "Parathion". Nitrofenoloj (pka=7,15) estas pli acidaj ol la fenoloj (pka=9,95). Ĝia frato, la o-nitrofenolo posedas fandopunkton (45°C) pli malaltan ol p-nitrofenolo (112°C), do la miksaĵo estas facile separebla per distilado. Ĉar ĝi estas damaĝa substanco, do haŭto- kaj okul-kontakto estas evitendaj. Ĝi estas modere toksa per ingestado aŭ enspirado. Nitrofenolo ankaŭ uzatas por malheligo de ledoj kaj tinkturoj.