Pikrata acido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pikrata acido aŭ 2,4,6-Trinitrofenolo estas organika nitro-komponaĵo apartenanta al la familio de la trinitrotolueno aŭ TNT. Pikrato de hidrogeno, ankaŭ konata kiel trinitrofenolo, estas flava, senodora kristala solidaĵo ofte uzata en militaj agadoj kiel flava tinkturo k antisepsaĵo. Pikrata acido (el la greka πικρός kiu signifas amara) ricevis tiun nomon en la 19-a jarcento de la franca kemiisto Jean-Baptiste-André Dumas pro la ekstreme amara gusto de ĝiaj flavaj akva solvaĵoj. Perkutado aŭ rapida varmigo povas igi ĝin (aŭ ĝiajn salojn kun pezaj metaloj, tiaj kiaj kupro, arĝento aŭ plumbo) eksplodi.
Pikrata acido | |||||
Plata kemia strukturo de la Pikrata acido | |||||
Tridimensia kemia strukturo de la Pikrata acido | |||||
Verdo-flavaj solidaĵoj de pikrata acido. | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 88-89-1 88-89-1 | ||||
ChemSpider kodo | 6688 | ||||
PubChem-kodo | 6954 | ||||
Merck Index | 15,7522 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | senkolora aŭ flava solidaĵo | ||||
Molmaso | 229,104 g·mol-1 | ||||
Denseco | 1,763g cm−3 | ||||
Fandpunkto | 122,5 °C | ||||
Bolpunkto | >300 °C (eksplodas) | ||||
Ekflama temperaturo | 150 °C | ||||
Acideco (pKa) | 0,38 | ||||
Solvebleco | Akvo:12,7 g/L | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 120 mg/kg (buŝe) | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Riskoj | 4|11|23|24|25 | ||||
Sekureco | 35|37|45 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H201, H301, H317, H320, H335, H370, H372, H373, H402 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P230, P240, P250, P260, P261, P264, P270, P271, P272, P273, P280, P301+310, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P314, P321, P330, P333+313, P337+313, P363, P370+380, P372, P373, P401, P403+233, P405, P501[1] | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Pikrata acido estas trinitro-aromata kombinaĵo ofte trovata en jura aŭ histologia laboratorioj kiel makula k fiksigagento. En la pasinteco, ĝi estis uzata en medicinaj formulaĵoj por malario-traktado, trikinozo[2], herpeto, variolo k antisepsaĵo. Ĉi-komponaĵo montriĝis kiel potenca eksplodoforto kaj estas ĉefe uzata en municioj kaj eksplodo-artefakto industrio.
Kiam seka, pikrata acido povas formi malstabilajn kristalojn kiuj estas ŝoko-, froto- aŭ varmo-sensivaj kaj krei potencan eksplodon. Seka pikrata acido povas ankaŭ formi eĉ pli malstabilajn eksplodemajn salojn kiam en kontakto kun betono, aminoj, bazoj k kelkaj metaloj. Pikrata acido devas konserviĝi en humida medio kun minimume 10% da akvo aŭ pli.[3]