From Wikipedia, the free encyclopedia
Nise da SILVEIRA (naskiĝis la 15-an de februaro 1905 en Maceió, Alagoaso, mortis la 30-an de oktobro 1999) estis brazila psikiatra kuracistino, studentino de Carl Jung. Ŝi estis ankaŭ kontraŭ la agresemaj formoj de psikiatra kuracado, ekzemple elektroŝoko, insulino-terapio kaj lobotomio.
Nise da SILVEIRA | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | la 15-an de februaro 1905 en Maceió, Alagoaso | ||||
Morto | la 30-an de oktobro 1999 en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Mortis per | Pneŭmonito vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Federacia Universitato de Bahio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | psikologo artisto psikiatro kuracisto-verkisto vd | ||||
| |||||
kuracistino | |||||
Dum | 1933 – 1999 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
De 1921 ĝis 1926 ŝi studis medicinon en Salvador de Bahio kaj, ricevante sian diplomon, ŝi estas la sola virino inter 157 viroj. Ŝi edziniĝis kun doktoro Mário Magalhães da Silveira, kaj ili restos kune ĝis lia morto en 1986.
En 1952, ŝi fondis la Museu de Imagens do Inconsciente[1] en Rio-de-Ĵanejro: esplora centro por konservi la verkojn de pacientoj, samkiel dokumentojn por plibonigi kondiĉojn en la skizofrenio. Ŝi ankaŭ fondis la Casa das Palmeiras (la Palm-Domon)[2], rehabilita kliniko por severaj psikiatraj pacientoj. Pacientoj estis traktitaj kiel vizitantoj (de ekstere), trairante etapojn por plene reintegriĝi en la societon.
Ŝi estis pioniro de la zooterapio por la reakiro de psikiatraj pacientoj, kaj verkis siajn teoriojn en la libro Gatos, A Emoção de Lidar, eldonita en 1998.
![]() |
|
: Ordem do Rio Branco, Ofizialo, Ministério das Relações Exteriores, Brasilia, 1987
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.