From Wikipedia, the free encyclopedia
Naturprotekto Internacie (angle Conservation International) estas neprofitcela organizaĵo kiu celas protekton de biodiverseco-varmpunktojn: naturaj areoj kun alta biodiverseco same kiel gravaj maraj regionoj. La organizaĵo ankaŭ estas konata por sia kunlaboro kun la ne-registaraj organizaĵoj kaj kun la indiĝenaj popoloj.
Naturprotekto Internacie | ||
---|---|---|
scienca societo mediprotekta organizaĵo neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 1987 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | kantono Arlington | |
Fondinto(j) | Peter Seligmann • Spencer Beebe vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | neprofitcela organizaĵo | |
Fondite en 1987, ĝia sidejo troviĝas en Vaŝingtono kaj ĝi laborigas pli ol 900 da personoj. Ĝi aktivas en 40 landoj, precipe en la afrikaj evolulandoj, la ĉe-pacifikaj landoj, kaj la praarbaroj de Centrameriko kaj Sudameriko.
La misio de Naturprotekto Internacie estas konservado de la vivanta natura heredaĵo de la tero, konservado de la monda biodiverseco, kaj provado ke la homaj socioj kapablas harmonie vivi kun la naturo.
En 1988, la jaron post la estiĝo de la usona organizaĵo Naturprotekto Internacie, pluraj eventoj rilate al biodiverseco samtempe okazis :
Mittermeier estis nomumita prezidanton de Naturprotekto Internacie en 1989. Sub lia prezidanteco, tiu organizaĵo akceptis la koncepton de « varmpunktoj » de la biodiverseco disvolvita de la teamo de Myers kaj decidis koncentri siajn monrimedojn kaj temporimedojn por la protekto de tiuj biodiversece gravaj regionoj.
Naturprotekto Internacie faris novan analizon, publikigita en 2004, por revalortaksi la koncepton de la biodiverseco-varmpunktoj. La rezulto de tiu analizo kondukis al pligrandigo de ilia nombro, de 25 en 1999 al 34 en 2004 [1].
Kompletige al konservado de tiuj endanĝerigitaj lokoj, Naturprotekto Internacie, kun Mittermeier kaj liaj gekolegoj, ankaŭ estis enkondikanta aliajn konceptojn, nome la nociojn de «sovaĝaj zonoj» de granda biodiverseco [1] kaj la «landoj de grandega biodiverseco» [2].
De tiam, la organizaĵo Naturprotekto Internacie uzas tiujn diversajn nociojn kiuj sin servas por difini siajn prioritatojn pri naturprotekto.
La difinoj, proponitaj far Naturprotekto Internacia, estas jenaj :
En decembro 2005, sciencistoj de Naturprotekto Internacie esploris zonon ankoraŭ ne esplorita en Foja-Montaro, en Papuo, Indonezio. Tie ili trovis diversajn speciojn ankoraŭ nesciatajn : 20 ranoj, 4 papilioj, 5 palmoj kaj unu specio de birdo (Melifagedoj) [3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.