japana verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
NATSUME Sōseki aŭ NACUME Soseki (japana: 夏 目 漱 石; naskita la 9-an de februaro 1867 en Edo; mortinta la 9-an de decembro 1916) estis unu el plej eminentaj japanaj verkistoj de la epoko de la Meiji-restarigado, dum kiu okazis malfermado al la okcidenta kulturo. Fakte, en la japana literaturo, Soseki plej bone reprezentas tiun novan Japanion.
Natsume Sōseki | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
夏目漱石 | |||||
Naskonomo | 夏目 金之助 | ||||
Naskiĝo | 9-an de februaro 1867 en Kikuichō | ||||
Morto | 9-an de decembro 1916 (49-jaraĝa) en Waseda-Minamichō | ||||
Mortis per | Stomaka ulcero vd | ||||
Tombo | tombejo Zōŝigaja, 1-14-1-3 vd | ||||
Etno | japanoj vd | ||||
Lingvoj | japana vd | ||||
Loĝloko | Q11493060 vd | ||||
Ŝtataneco | Japanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tokio Chiyoda Ward Ochanomizu Elementary School (en) Hibiya High School (en) Universitato Niŝogakuŝa Universitato-Kolegio de Londono first higher school (en) vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Natsume clan vd | ||||
Edz(in)o | Kyoko Natsume (en) vd | ||||
Infanoj | Jun'ichi Natsume (en) , Shinroku Natsume (en) , Fudeko Natsume (en) vd | ||||
Parencoj | Natsume Yoshinobu (en) (praulo) Yoko Matsuoka McClain (en) (nepino) Mariko Handō (en) (nepino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto poeto universitata instruisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Koro ❦ Botchan ❦ Mi Estas Kato ❦ Kusamakura ❦ The 210th Day ❦ Nowaki ❦ The Poppy ❦ The Miner ❦ Sanshirō ❦ Sorekara ❦ La Pordo ❦ To the Spring Equinox and Beyond ❦ La Vojaĝisto ❦ Grass on the Wayside ❦ Helo kaj Malhelo ❦ The Tower of London ❦ Koto no Sorane ❦ The Heredity of Taste ❦ Bunchō ❦ Dek Noktoj da Sonĝoj ❦ Eijitsu Shōhin ❦ Kairo-kō ❦ Mankan Tokorodokoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Soseki lernis la klasikan ĉinan lingvon kaj la anglan, sed kvankam li ne ŝatis la formon de studo en la universitato, li tamen elstaris en siaj studoj; En 1891 li publikigis anglan tradukon de Hojoki, klasikaĵo de la Kamakura epoko. Post diplomiĝo ĉe universitato, li iĝis licea instruisto por angla lingvo.
En 1900, Soseki estis sendita por studi en Britio fare de la japana Edukministerio por periodo de du jaroj, kiel "la unua japana akademiano pri angla literaturo"; Li studis dum pluraj monatoj en la Universitato de Londono, kaj dum proksimume jaro kun specialisto pri la verkoj de Ŝekspiro. Li pasigis la plej grandan parton de sia tempo legante, kaj tial li daŭre studis anglan literaturon. Soseki, kiu vivis en soleco kaj malriĉeco, estis torturita de sia restado en la fremda lando, kie li sentis sin kiel "hundo inter lupoj". Reveninte al Japanio en 1903, li instruis anglan literaturon en la universitato de Tokio kiel posteulo de Lafcadio Hearn en lia funkcio. Sed li havis malfacilaĵon kun la studentoj kaj ne ŝatis tiun funkcion.
Post la sukceso de "Mi estas Kato", satiro kiu prezentas la vivojn de etburĝaj familianoj el la vidpunkto de ilia kato, li eksiĝis kaj eniris la stabon de la ĵurnalon Asahi Ŝimbun kiel literatura kritikisto. Tiu ĵurnalo eldonis plejparte el liaj romanoj.
Ĉefaj romanoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.