Naciismo kaj GLAT-aj rajtoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Favora asociiĝo inter naciismo kaj GLAT-aj rajtoj estas nove kreskanta fenomeno.[1][2][3] La koncepton priskribis la enketisto en seksaj studoj Jasbir K. Puar kiel homonationalism, procedo per kiu iuj politikaj potencoj subtenas la pretendojn de la GLAT-a komunumo por justigi rasismajn kaj ksenofobiajn starpunktojn, precipe kontraŭ Islamo, surbaze de antaŭjuĝoj, laŭ kiuj migrantoj nepre estas homofobiaj kaj la okcidenta socio estas plene egalisma.[1][2][4][5][6][7][8][9] Tiel seksa diverseco kaj GLAT-aj rajtoj estas uzataj por tenadi politikajn starpunktojn kontraŭ enmigrado, kio estas pli kaj pli komuna inter ekstremaj dekstraj partioj.[10][11][12]
![Temas pri...](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Disambig.svg/20px-Disambig.svg.png)
La ĉefaj kritikoj kontraŭ tiu fenomeno fokusas sin je la parta kaj sektisma uzado de la GLAT-a movado por antaŭenigi celojn surbaze de netoleremo, ignorante la homofobion kaj mankon de vera egaleco en la Okcidenta socio kiel tuto.[13][14] Tiu falsa ideo pri egaleco estas ordinare simbole reprezentata per la atingeblo al egala geedziĝo, aliseksemece normigante la rilatojn inter homoj en la GLAT-a komunumo kaj favorante ŝovinisman vidpunkton pri la Okcidenta lando kaj suspektemon pri homoj el tiuj landoj, kiuj ne laŭleĝigis ian rekonon de samseksaj unuiĝoj, aŭ kiuj ankoraŭ konsideras samseksemon krimo, ofte asociante tiajn starpunktojn kun Islamanoj.[2][15][16][17][18][19]
Alia kritiko, el la intersekca vidpunkto, temas pri la evidenta ekzistado de GLAT-aj enmigrantoj, malamataj de okcidentaj ŝovinistoj pro la supozita homofobio de siaj landoj sed hipokrite senhomecigitaj pro siaj sekseco kaj sekso ĉe okcidentaj landlimoj. Laurie Penny, verkisto kaj feminisma aktivisto, komparis la agojn de tiuj, kiuj kritikas la GLAT-an politikon de Rusio dum la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio, kontraŭ ilia silento pri homofobiaj agoj ĉe la limoj de iliaj propraj landoj. Ŝi skribis:[20]
- Dum okcidentaj nacioj defie prezentas la ĉielarkan flagon al la vizaĝo de Rusio, veraj lesbaj, gejaj, ambaŭseksemaj, kaj transgenraj personoj estas atencataj kaj mistraktataj ĉe iliaj landlimoj, kiam ili alvenis por serĉi azilon. Subtenado de la rajtoj de GLAT-aj personoj estu tutmonde laŭdata, sed se tiu sento estas pli ol makiavela, ĝi estu sekvata de aŭtentika agado hejme.[20]