Homofobio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Homofobio (aŭ kelkfoje gejfobio) povas difiniĝi kiel timego kaj senracia kontraŭeco rilate samseksemon kaj gejojn, lesbaninojn, ambaŭseksemulojn kaj transseksulojn (GLAT), bazitaj sur antaŭjuĝoj aŭ diskriminacioj kaj simila al rasismo, ksenofobio, kontraŭjudismo kaj seksismo[1].
Per tiu termino "homofobio", do, oni substrekas ĝeneralan kunaĵon de sentoj, pensoj kaj sintenoj kontraŭaj al samseksemo kaj al personoj diverse seksorientitaj[2].
Tiu ĝenerala difino, tamen, entenas kaj ekscitas, laŭ interesitoj pri tiu nocio, malsamajn reagojn foje kontraŭajn inter si.