![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bf/North_wing_of_the_National_Library_of_China_%252820230318082607%2529.jpg/640px-North_wing_of_the_National_Library_of_China_%252820230318082607%2529.jpg&w=640&q=50)
Nacia biblioteko de Ĉinio
biblioteko ĉe Pekino, Ĉinio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia biblioteko de Ĉinio ( simpligita ĉine :中国 国家 图书馆, mallongigite: NLC) estas biblioteko situanta en Pekino - la ĉefurbo de Ĉinio. Unu el la kvar naciaj bibliotekoj en Ĉinio kiu funkcias kiel ĝia ĉefa publika biblioteko. Ĝi estas la plej granda biblioteko en Ĉinio kaj en la azia kontinento, kun kolekto de pli ol 33 milionoj da eroj
Nacia biblioteko de Ĉinio | ||
---|---|---|
中国国家图书馆 | ||
![]() | ||
![]() | ||
nacia biblioteko ![]() | ||
Komenco | 9-a de septembro 1909 vd | |
Geografia situo | 39° 56′ 34″ N, 116° 19′ 3″ O (mapo)39.94283116.31742 | |
Lando(j) | Popola Respubliko Ĉinio vd | |
Situo | Zizhuyuan Subdistrict | |
| ||
Membro de | Monda Retbiblioteko Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj Cooperative Committee for Chinese Name Authority (en) ![]() Internacia Interreto-Konserva Konsorcio ![]() | |
ĉefulo | Han Yongjin | |
Notoj | Tuta stoko: pli ol 30 milionoj da mediaj unuoj | |
Retejo | Oficiala retejo | |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b8/National_Library_Beijing_China.jpg/640px-National_Library_Beijing_China.jpg)
La biblioteko enhavas la plej grandan kolekton de ĉina literaturo kaj historiajn dokumentojn en la mondo krom la plej malnova kolekto de literaturo en la ĉina lingvaro de la ĉina Imperio ĝis la nuntempo. Ĝi estis fondita surbaze de la imperia biblioteko oficiale deklarita la 24-an de aprilo 1909 de la registaro de Qing-dinastio, sed ne estis oficiale malfermita ĝis 1912, post la revolucio de 1911 (Shinhai) kiu renversis la imperian registaron. En 1916 ĝi ricevis la statuson de deponeja biblioteko kaj komencis kolekti kaj konservi librojn. En 1928 la biblioteko estis renomita "Bejĝina nacia biblioteko" kaj poste renomita "Nacia biblioteko de Ĉinio". Krom la librokolekto, la biblioteko ankaŭ havas historiajn ekspoziciojn de diversaj periodoj en la Ĉina Imperio kiel antikvaj ŝtonsurskriboj, ceramiko, kaj bestostoj sur kiuj estis skribita en ĉinaj lingvoj. Inter la kolektoj de la biblioteko estas libroj en 115 lingvoj kaj fako de eldonejo de UN.