Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj (angle International Federation of Library Associations and Institutions, akronime IFLA) estas la ĉefa internacia asocio kiu reprezentas la interesojn de la personoj kiuj dependas el bibliotekoj kaj de informoprofesiuloj. Ĝi estas sendependa, neregistara, neprofita organizaĵo; IFLA estis fondita en Skotlando en 1927 kaj havas sidejon ĉe la Nacia Biblioteko de Nederlando en Hago. IFLA sponsoras la ĉiujaran Monda Kongreso de Bibliotekoj kaj Informado, por disvolvigo de universala kaj egaleca aliro al informado, ideoj, kaj laboroj por imagipovo por sociala, eduka, kultura, demokrata kaj ekonomia enpoviĝo.
Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj | |||||
---|---|---|---|---|---|
The International Federation of Library Associations and Institutions | |||||
internacia organizaĵo • biblioteka asocio • profesia asocio • neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 1927 vd | ||||
Geografia situo | 52° 4′ 53″ N, 4° 19′ 40″ O (mapo)52.081424.32775 | ||||
Lando(j) | Nederlando vd | ||||
Sidejo | Hago | ||||
| |||||
Agareo | |||||
Ĉefestro(j) | Barbara Lison (en) (2021–) Christine Mackenzie (en) (2019–2021) Gloria Pérez-Salmerón (en) (2017–2019) Donna Wills Scheeder (en) (2015–2017) Sinikka Sipilä (en) (2013–2015) Ingrid Parent (en) (2011–2013) Ellen Tise (en) (2009–2011) Claudia Lux (en) (2007–2009) Alex Byrne (en) (2005–2007) Kay Raseroka (en) (2003–2005) Christine Deschamps (en) (1997–2003) Robert Wedgeworth (en) (1991–1997) Hans-Peter Geh (en) (1985–1991) Else Granheim (en) (1979–1985) Preben Kirkegaard (en) (1974–1979) Herman Liebaers (1969–1974) Frank Francis (en) (1963–1969) Gustav Hofmann (1958–1963) Pierre Bourgeois (en) (1951–1958) Wilhelm Munthe (en) (1947–1951) Marcel Godet (en) (1936–1947) William Warner Bishop (en) (1931–1936) Isak Collijn (en) (1927–1931) vd | ||||
Membro de | Internacia Scienca Konsilio UNESCO Global Open Science Partnership (en) vd | ||||
Filioj | IFLA Study Group on the Functional Requirements for Bibliographic Records vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | vereniging met volledige rechtsbevoegdheid | ||||
IFLA estas partnero kun UNESCO, kaj kelkaj deklaroj de IFLA estis agnoskitaj kiel UNESKO-manifestoj Pluraj [1]. IFLA estas parto de la Internacia Komitato de la Blua Ŝildo (ICBS), kiu okupiĝas por la protektado de la monda kultura heredo minacata de militoj kaj de naturaj katastrofoj.
La Internacia Standarda Bibliografia Priskribo (ISBP) aŭ internacie en angla International Standard Bibliographic Description (ISBD) estas serio de reguloj produktitaj de la IFLA por krei la bibliografian priskribon laŭ standarda, hom-legebla formo, speciale por uzo en bibliografio aŭ biblioteka katalogo.