Muŝoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Muŝoj estas komunlingva nomo por dipteraj insektoj en la subordo Brachycera. Ili estas kovritaj de haroj, precipe sur la kapo kaj brusto. La ĉefa diferenco kompare al la alia diptera subordo, la nematoceroj, estas la morfologio de iliaj mallongaj antenoj, de kie venas ankaŭ la nomo de tiu subordo (el la greka brakhys, mallonga, kaj keras, korno). En la subordo estas agnoskataj ĉirkaŭ 118-126 familioj, kaj plurmiloj da specioj.
Muŝoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Infraordoj | ||||||||||||||||
Asilomorpha | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Oni dividas muŝojn en du grupojn laŭ la maniero de ilia elpupiĝo: la grupo Orthorrhapha elpupiĝas tra fendo en la pupo; la grupo Cyclorrhapha forpuŝas unu finon de la proksimume cilindra pupo kaj tie elpupiĝas.
Multaj specioj estas tre disvastiĝintaj kaj vivas en home loĝataj regionoj, parte profitante de homaj nutraĵo aŭ forĵetaĵoj. Grandan signifon por biologio akiris la "bananomuŝo" aŭ pli fake drozofilo (Drosophila melanogaster), ekspluatata kiel esplorobjekto de genetiko pro siaj bone observeblaj kromosomoj.
Kelkaj specioj transportas danĝerajn patogenojn. Konata estas la glosino (ceceo), kiu transportas tripanosomojn, kiuj kaŭzas dormomalsanon.