molekulego de deoksiribonuklea acido kaj proteinoj enhavanta genajn informojn From Wikipedia, the free encyclopedia
La kromosomoj aŭ ĥromosomoj (el la greka χρώμα, -τος, koloro, kaj σώμα, -τος soma, korpo aŭ ero) estas mikroskop-grandaj strukturoj troveblaj en ĉeloj, kaj faritaj el diversaj DNA-fadenoj (kiuj enhavas la genajn informojn de la ĉelo). La kunigo de kromosomo kaj la diversaj proteinoj, kiuj helpas pakigi la DNA-on, nomiĝas kromatino.
La kromosomo de la prokariotoj kaj eŭkariotoj havas diversan strukturon kaj alian lokiĝon en la ĉelo.
En ambaŭ (pro- kaj eŭkariotoj) la kromosomoj respondecas pri la genetika informo. La enĉela nombro de la kromosomoj, ties formo kaj strukturiĝo tre dependas de la specio, eĉ en tiuj kazoj, kie specioj tre similas unu la alian (ekzemple, homoj havas 46 kromosomojn, kaj ĉimpanzoj havas 48).
Laŭ reproduktiĝo de la specio, la kromosomaro povas esti malsama:
La tuto de la kromosomoj en individuo nomiĝas kariotipo. En multaj kazoj (ankaŭ ĉe mamuloj), la kariotipo, escepte de la seksaj kromosomoj en la hemizigota genro, havas ĉiam du homologaj kromosomoj, do, tiuj kiuj havas la samajn genojn. Tiun oni nomas duobla aŭ diploida kromsomaro, mallongita kiel 2n. Ĉe la sekse multigeblaj organismoj ĉiu la idoj heredas de ambaŭ gepatroj po unu kromosomaro. La individuoj de unu specio de la sama genro havas normalkasze la saman kromozomaro, do la sama kariotipo. Escepto estas la B-kromosomoj, kiuj ekzistas en kelkaj specioj. Tiam la normalaj kromosomoj nomiĝas A-kromosomoj.
Ankaŭ ĉe tiuj organismoj povas esti esti malegalaj. Ekzemple la homo havas en ambaŭ genroj 46 kromosomoj. La kariotipo estas indikita kiel 46,XX por virinoj kaj 46,XY por viroj. Per Kariogramoj oni povas difini la kariotipoj. mejozo. Dum la fekundiĝo, la du haploidaj seksaj ĉeloj (vira kaj ina) unuiĝas kaj estiĝas zigoto (fekundigita ovoĉelo), kun diploida kromosoma nombro.
En la sekse diversaj organismoj, kiel oni diris, ĉiu kromosomo aperas duoble en ĉiu diploida ĉelo. Oni diras, ke ĉiu paro de kromosomoj enhavanta la samajn genojn estas homologaj kromosomoj (aŭ aŭtosomo).
La seksaj kromosomoj (aŭ allosomo) povas esti kaj homologaj (por inoj) kaj nehomologaj (por virseksuloj). En kelkaj plantoj kaj en la pli evoluintaj bestoj, al tiuj kromosomoj apartenas la kromosoma difiniteco de la sekso.
La sekse ligita heredigo estas reguligita per la seksaj kromosomoj, dum la aliaj proprecoj per aŭtosomoj.
La homa kromosomaro konsistas el 22 paroj da aŭtosomoj kaj unu paro da seksa kromosomo. La ĉeldividiĝo okazas same en la mitozo kaj mejozo. Same dum la mitozo kaj mejozo, partoj de la homologaj kromosomoj povas trakruciĝi (crossing over), kaj la kromosomaj branĉoj rompiĝante povas ŝanĝiĝi, tiel okazas parta informa ŝanĝo inter la homologaj kromosomoj (rekombiniĝo). Per tiu procezo, la masklaj kaj femalaj genomoj povas miksiĝi, kaj en la posteuloj aperas nova genetika materialo.
La homa kromosomaro konsistas el 22 paroj da aŭtosomoj kaj unu paro da seksa kromosomo:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.