Dormomalsano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dormomalsano[1] aŭ afrika tripanosomozo (PIV:tripanosomo) estas parazita malsano de homoj kaj de aliaj animaloj. Ĝi estas kaŭzita de protozooj de la specio Trypanosoma brucei.[2] Estas du tipoj kiuj infektas homojn, nome Trypanosoma brucei gambiense (T.b.g) kaj Trypanosoma brucei rhodesiense (T.b.r.).[1] T.b.g kaŭzas ĉirkaŭ 98% el la registritaj kazoj.[1] Ambaŭ estas kutime transmitita pro la mordo de infektita cecemuŝo kaj estas plej komuna en ruraj areoj.[1]
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (prova versio 11) | ||
---|---|---|
120 | dormomalsano | |
Tiu malsano okazas regule en kelkaj regionoj de sub-sahara Afriko kaj ties personaro sub risko estas ĉirkaŭ 70 milionoj en 36 landoj.[3] Ĉe 2010 ĝi jam kaŭzis ĉirkaŭ 9,000 mortojn, malpli ol la 34,000 de 1990.[4] Ĉirkaŭ 30,000 personoj estas nune infektitaj kaj okazas 7000 novaj infektoj en 2012.[1] Pli ol 80% el tiuj kazoj okazas en la Demokrata Respubliko Kongo.[1] Tri ĉefaj eksplodoj okazis en ĵusa historio: unu el 1896 al 1906 ĉefe en Ugando kaj en la Konga Baseno kaj du en 1920 kaj 1970 en kelkaj afrikaj landoj.[1] Aliaj animaloj kiaj bovoj povas porti la malsanojn kaj iĝis infektitaj.[1]