From Wikipedia, the free encyclopedia
Eremoneura - jen latine-zoologie, en Esperanto nomebla eremoneŭroj, estas unu el la ĉefaj grupo de dipteroj, de rango diverse taksata. Ĝi konsistigas grandan parton de la subordo muŝoj (Brachycera). Eremoneura ekestis en la Mezozoiko.
Eremoneura | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Empidoidea | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Eremoneura kunigas Cyclorrapha, kiu konsistigas la plejparton de Brachycera, kun la superfamilio Empidoidea kaj la unuspecia familio Apystomyiidae. Ĝia monofiletikeco estas certa, sed esploroj donas kontraŭdirajn rezultojn pri ĝia filogenetika pozicio relative al aliaj muŝoj. Iuj fakuloj rangigas ĝin kiel memstaran infraordon,[1][2], aliaj agnoskas infraordon Muscomorpha konsistantan el Eremoneura kun la superfamilioj Asiloidea kaj Nemestrinoidea.[3][4] Foje Eremoneura mem estas konsiderata grupo de pluraj infraordoj.[5]
La nomo Muscomorpha, kvankam ĝia nuna senco estas pli ampleksa, antaŭe estis uzata por la grupo nun konata kiel Eremoneura.[6]
Eremoneura havas karakterajn modifojn de la flugila venaro kompare al aliaj dipteroj, kun nur tri branĉoj de la meza veno anstataŭ kvar kaj anusa ĉelo izolita disde la flugilrando,[7] kaj virajn seksorganojn tre malsamajn de aliaj muŝoj.[8] Ili havas okuletajn ketojn, kaj la palpiloj estas unusegmentaj. Pluraj aŭ ĉiuj el la originalaj abdomenaj ganglioj de la ventra nervokordo estas kunkreskintaj.[9]
La larvoj de Eremoneura kreskas tra tri stadioj, malpli ol tiuj de aliaj dipteroj. La maksilo estas reduktiĝinta al karna lobo kaj la labio estas V-forma.[10]
La nutromanieroj de Eremoneura, kaj de la plenkreskuloj kaj de la muŝidoj, estas diversaj. La larvoj ofte estas saprovoruloj, predantoj, aŭ internaj parazitoidoj de formikoj kaj aliaj bestoj.[11] La parazitoidaj grupoj havas diversajn adaptojn por enmeti la muŝidojn al la parazitoidoto: aŭ pikan ovdemetilon por penetri la ektoskeleton, larvojn kapablajn mem serĉi kaj eniri la beston, aŭ demetadon de ovoj en loko, kie la besto englutos ilin.[12]
La plej malnova fosilia specio de Empidoidea vivis en la Meza Ĵurasio antaŭ 180 milionoj da jaroj, kaj la plej fruaj trovitaj Cyclorrapha en la Frua Kretaceo antaŭ 140 milionoj da jaroj. La praaj Eremoneura verŝajne similis al la moderna empidoidea familio Atelestidae.[13] Dum la Kretaceo ekzistis ofta familio Chimeromyiidae, eble plej parenca al Empidoidea sed ankoraŭ ne plene analizita, kiu formortis sen posteularo.[14][15]