From Wikipedia, the free encyclopedia
La murdo de Neda Aga-Soltan (perse ندا آقاسلطان Nedā Āġā-Soltān; 1982 — la 20-an de junio 2009) okazis sur la avenuo Karegar en Teherano, Irano (35° 43′ 8.57″ N 51° 23′ 30.60″ O (mapo)) dum la protestado de opozicio. La 27-jaraĝa[1] junulino estis mortigita per la pafo en la koro, verŝajne, fare de ano de Basiĝi. Tiu evento plifortigis la protestadon kaj estigis grandan indignon.
La 19-an de junio 2009 la irana studentino skribis en sia blogo sub la nomo Hanna:
Post apero de la informo pri junulino, mortigita dum dispelado de la manifestacio la 20-an de junio, multaj kredis, ke tio estis Hanna. Tamen samvespere ŝi denove skribis en sia blogo:
Ŝi naskiĝis kaj loĝis en Tehrano en la familio de civila oficisto kaj dommastrino. Post fini la universitaton Azad laŭ la fako "islama filozofio", Neda decidis labori pri turismo kaj ekis lerni turkan lingvon por estu ĉiĉerono. Kune kun siaj amikoj ŝi vizitis en Tajlando kaj Dubajo, antaŭ du monatoj veturis en Turkio. Neda ŝatis persian muzikon kaj prenis lecionojn pri ludado sur piano.[4]
La 20-an de junio Neda trafis trafikŝtopiĝon kune kun sia muzikinstruisto Hamid Panahi. Estis varmega vetero kaj Neda eliris el aŭto por vidi manifestacion. "Ni simple rigardis, ne ĵetis ŝtonojn aŭ ion ajn alian, kaj ili mortpafis ŝin. — diris poste Panahi. — Mi ekaŭdis iun krakon kaj ekvidis, ke Neda falis sur teron. Tio estis nur unu kuglo. Poste mi ekkonis, ke en ŝi pafis policano, pli ĝuste kunlaboranto de "Basiĝi". Mi rigardis kiel la sango verŝiĝis el ŝia brusto, kaj poste ekfluis el la nazo kaj buŝo". Baldaŭ Kaspian Makan, la fianĉo de la junulino, en intervjuo de BBC Persian konfirmis, ke Neda estis sur strato hazarde.[5] Tamen li estis asertinta ke basiĝano pafis en ŝin intence.
Poste en amaskomunikiloj aperis la memoraĵoj de la amikoj de la junulino, kiuj diris, ke ŝi eliris sur stratojn pro la malkontenteco de rezulton de la prezidenta balotado. Kvazaŭ ili deadmonis Neda, sed ŝi deklaris ke ne timas morton kaj diris: "Ne emociiĝu, tio estas nur unu kuglo — kaj ĉio estos finite".
Samtage en Facebook kaj YouTube estis disvastigita la filmeto, kiu kaptis la murdon. Pli ĝuste tio estis tri filmetoj, filmitaj per diversaj poŝtelefonoj. Unua filmeto montris Neda ankoraŭ vivan kaj staran inter amaso da homoj. En la dua la filmanto alproksimiĝadis grupon da homoj, kiuj kolektiĝis apud parkita aŭto. Kiam li aliris pli proksime, iĝas videble kiel Neda falas sur trotuaron, ĉe ŝiaj piedoj ekas la granda sanga makulo. Du viroj provas haltu la sangadon, sed post kelkaj sekundoj ŝi svenas. Tria filmeto montris samon, sed el alia punkto de filmado.
Unu filmeton akompanis la komento de la nekonato, kiu asertis, ke ĉeestis pri tiu evento:
En la filmo estas aŭdebla voĉo de viro: "Petu vin, nur ne foriru!" kaj “Kara ne timu, Neda ne timu!”[7][8] Lastaj vortoj de la junulino estis: "Mi brulas, al mi estas tiel varmege!"[4]
La registaraj amaskomunikiloj unue silentis pri tio, la publika enterigo estis malpermesita kaj nur post kelkaj tagoj la kadavro estis enterigita en la tombejo Beheŝt-e-Zahra, en sudo de Tehrano.[5] La 24-an de junio okazis vica manifestacio memore de Neda. Tiu tage la irana televido elmontris tri serieroj de la filmo "Majstro de l’ringoj", kvankam kutime la okcidentajn filmojn elmontras pli malofte; tamen stratoj estis plenaj de homoj. Sur la ŝildoj de la avenuo Amirabad iu skribis per aerosolo: "La avenuo de Neda".
Poste oficialuloj agnoskis la mortigon de la junulino, sed ekprovis prinigrigi ŝian. Aperis la aludoj al malkonvenan konduton de Neda, interalie oni atentigis pri tio, ke la junulino troviĝis en aŭto kune kun la viro, kiu ne estis ŝia patro aŭ parenco. Oni publikis la foton, reprezentanta Neda sen tuko surkape kaj kun juvelaĵo surkole, memoriganta krucon. La 21-an de junio irana oficialulo deklaris dum la televida elsendo, ke la mortigon povis aranĝi la ĵurnalisto de BBC John Leyne, kiu estis interesigita pri "varmega reportaĵo" el Irano. Samtage la ĵurnalisto estis deklarita persona non grata kaj devigita forlasu la landon ene 24 horoj. La ambasadoro de Irano en Meksiko Mohamad Hasan Gadiri aludis al CNN, ke malantaŭ la murdo staras Usono. "Tio estas metodoj, kiuj aplikas teroristoj, CIA kaj spionaj agentejoj", li diris. La ambasadoro asertis, ke la kuglo, eltirita kadavron de Neda, estas "ne tiu tipo, kiun oni uzas en Irano".[9] Similaj versioj disvastigis kaj iuj eksterlandaj amaskomunikiloj — unu skribis, ke la murdo estis speciale reĝisorita, aliaj — ke tiu tute ne estis.[10]
La 24-an de junio la registara novaĵagentejo IRNA publikis la novan version de la pereo de Neda. Laŭ ĝi snajpero misrekonis ŝin kiel la fratino de la aktivulo de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo, kiu estis ekzekutita antaŭ iu tempo en la provinco Mazandarano.[11] Per tio la potencoj fakte agnoskis, ke Neda estis mortpafita de la registara pafisto. Rezulte la prezidanto Mahmud Ahmadineĵad ordonis la ajatolon Mahmud Haŝemi-Ŝahrudi, la gvidanto de la juĝa administracio de la lando, enketi tiu eventon por ke "malkovru elementojn", starantaj malantaŭ la mortigo de la junulino. Li skribis, ke Neda estis mortigita ĉe sufiĉe "suspektindaj" okazintaĵoj kaj "malamikoj" uzas tion por nigrigi "selenan bildon" de Irano.[12]
Neda en farsi signifas "voĉo" aŭ "alvoko". Tiu evento eĥis tutmonde.[13] Al la fino de la 20-an de junio la diskutado pri la mortigo de Neda kun la uzado de la ŝlosilvorto #neda iĝis unu el ĉefaj temoj en Twitter.[14] Post kaj pro tio la eks-konsilisto de la prezidanto de Usono Mark Pfeifle proponis kandidatigi Twitter al la Nobel-premio pri paco.[15] La 23-an de junio serĉilo Google kalkulis 63 milojn da serĉantaj informmendoj "Neda Soltan".[16]
Baldaŭ aperis alia filmo, kaptita en Tehrano, en kiu multaj homoj, prenite manojn unu la aliajn, skandis: “Ne timu, ne timu, ni estas kune kun!”.[5] Miloj da homoj portis ŝiajn portretojn dum manifestacioj. Interrete disvastiĝis multaj filmetoj kaj kantoj, dediĉitaj al la mortigita junulino.[17][18]
La mondfama verkisto Paulo Coelho rekonis en la filmeto la kuraciston, provintan savi Neda — tio estis lia delonga amiko Araŝ Hedĵazi, kiu akompanis lin dum la vojaĝo laŭ Irano en 2000. Tiu kuracisto helpis soldatojn dum la Iraka-irana milito kaj ĉiam luktis kontraŭ la rompoj de la homaj rajtoj. La verkisto tuj sendis al li per retpoŝto la leteron, kie skribis: "Kara Araŝ, mi devas koni, kie vi estas, ĉu veras tio, kion mi vidas kaj legas. Nur post tio mi povos ekhavi pozicion — nature, sekvante vian konsilion". Araŝ respondis kaj konfirmis tiun eventon, post tio Paulo Coelho enmetis la filmeton en sian retpaĝon. La 24-an de junio Araŝ sukcesis lasi Irano kaj alflugis en Londono.[19][20][21]
La irana poetino Ŝoleh Uolpe enmetis en Interreton la verson, kiu tuj iĝis fama:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.